Judismo
Ŝabato (hebrea ŝabbat, jida ŝabbes) estas, en la abrahamaj religioj, la sepa tago de la semajno, speciale intencita por ripozo kaj adoro de Dio. La unua ŝabato estis la izraelida (juda), observata laŭ la Leĝo de Moseo, aparte laŭ Wiki EsperantoLa Dekalogo:
Izraelidoj (Judoj) observas sian ŝabaton je sabato, de kie venas ties nomo. [esperanta ŝabato, sabato, angla Sabbath, Saturday (= Saturn's day, la tago de Saturno), franca sabbat, samedi (moderna franca samedi < vulgara latina sambati dies < latina sabbati dies = jour du sabbat), itala sabato, hispana/portugala, sábado, rusa subbota, ukraina subota, pola sobota, germana Sabbat (Schabbat), Samstag (nova alta germana Samstag < meza alta germana samb(e)ztac, malnova alta germana sambaztac = Sabbatstag/Sabbattag aŭ ŝabata tago/tago de la ŝabato), latina sabbatum, greka sabbaton < hebrea ŝabbat]
La majoritata kristana kult- kaj ripoztago estas en dimanĉo (la unua tago de la semajno), vidu tiun artikolon. Tamen, kelkaj minoritataj kristanaj eklezioj ("sektoj") kiel la Adventistoj de la Sepa Tago, la Baptistoj de la Sepa Tago, la Eklezio de Dio (de la Sepa Tago), la Universala Eklezio de Dio (the Worldwide Church of God/l'Église Universelle de Dieu) observas ŝabaton en sabato. La judaj kristanoj de la primitiva eklezio de la 1-a jarcento (ankaŭ Ebionitoj) festis ŝabaton en sabato. La ŝabatistoj (aŭ sabatistoj sabato-observantoj) festas ŝabaton en sabato kaj la dimanĉistoj observas sian ripoztagon en dimanĉo. Hodiaŭ estas la dimanĉistoj (dimanĉo-observantoj) la kristanisma majoritato kaj la ŝabatistoj (ŝabato-observantoj) estas la kristanisma minoritato. (Ŝabatismo/sabatismo estas ŝabato-observado/sabato-observado; dimanĉismo estas dimanĉo-observado.)
Ĉar la ŝabataj ritoj estis certe pratikitaj de la apostoloj kaj de Jesuo, kristanoj povas partopreni en ĝin kaj preĝi kun hebreoj. Tiel faris sacerdoto Eŭgenio Pacelli, estonta Pio la 12-a, kiu unuiĝis al familio de juna hebrea amiko por la ŝabate preĝi la komunan Dion. (Michael Hesemann, Contro la Chiesa. Miti, leggende nere e bugie, San Paolo, paĝ. 374, 2009).
La islama kult- kaj ripoztago estas en vendredo. (Islamanoj estas vendredistoj. Vendredismo estas vendredo-observado kaj vendredistoj estas vendredo-observantoj.)
En novpaganaj religioj, ekzemple viko, ŝabato estas unu el ok gravaj festoj en la jaro. Ŝabatoj ankaŭ nomiĝas "sunaj festoj" ĉar ili iras laŭ la movado de la suno kaj la ciklo de la sezonoj, okazante en la solsticoj, la ekvinoksoj, kaj la tagoj mezaj inter tiuj.
La ok ŝabatoj nomiĝas:
Vidu ankaŭ esbato, viĉaj ritoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Ŝabato, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.