Judismo
Betmidraŝo, bet midraŝ (en hebrea בית מדרש, aŭ bejs medraŝ, bejt midraŝ, pl. batej midraŝ "Lernejo") estas juda studejo situa en sinagogo, jeŝivo, kolel aŭ alitipa konstruaĵo. Ĝi estas distinga el sinagogo, kvankam multaj sinagogoj estas uzataj ankaŭ kiel batej midraŝ kaj inverse.
"Bejs medraŝ" estas ankaŭ la nomo de programo super la gimnazia nivelo por junaj viroj en usonaj ortodoksaj jeŝivoj.
La araba termino madraso derivas el la sama ŝemida radiko kaj referencas al ia tipo de eduka institucio.
En Israelo ĉiu malliberejo havas specialan sekcion por la ortodoksaj judoj inkluzivantan betmidraŝon kaj sen aliro al amaskomunikiloj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Betmidraŝo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.