Bonvenon! Tiu ĉi paĝo provas doni al vi koncize la plej gravajn informojn pri Vikipedio: principoj kaj kiel aktive kontribui al la libera enciklopedio Vikipedio.
WIKIPEDIA ekestis en januaro 2001 kaj ankoraŭ en la sama jaro fondiĝis VIKIPEDIO, la esperantlingva versio. Registriĝi estas facile, sed necesas koni kelkajn bazajn sciojn.
Bonvenon al Vikipedio! Sekvu la plej lastajn ŝanĝojn en la Vikipedio per tiu paĝo. Venu kundiskuti pri ĉiuj aspektoj de la projekto en la Diskutejo. Utile povas esti legi ĉi tiujn paĝojn: Oftaj demandoj, Konsiletoj (aparte Nomoj de titoloj kaj Neŭtrala vidpunkto), kaj Oftaj vikipediaj eraroj. Se vi volas, ke la Vikipedio sukcesu, tre gravas ke vi ne aldonu materialojn, kiujn oni ne laŭleĝe rajtas aldoni pro kopirajto. La leĝa respondeco vere povus malhelpi la projekton, do bonvolu ne fari tion. Aliaj projektoj: metavikipedio | Vikifontaro | Vikilibroj | Vikicitaro | Vikivortaro | Lastaj ŝanĝoj en aliaj lingvoj Se vi bezonas helpon ĉe la kreado de ŝablono, bonvolu skribi ĝin en la diskutopaĝon de la ŝablona projekto.
|
KUNLABORAĴOJ | ||||||||
DEZIRATAJ ARTIKOLOJ
| MATURIGINDAJ ĜERMOJ
| DISKUTINDAJ ARTIKOLOJ
|
Vikipedio estas libera enciklopedio. Libera signifas antaŭ ĉio, ke la tekstoj kaj multaj el la bildoj en ĝi estas liberaj verkoj, t.e. vi rajtas kopii tiajn tekstojn kaj bildojn kaj laŭplaĉe uzi ilin ŝanĝe aŭ senŝanĝe, komerce aŭ ne, kondiĉe ke via uzo estas konforma al la koncerna libera licenco.
Krom tio,
Kiu rajtas kontribui? Ĉiu, kondiĉe, ke li aŭ ŝi respektas niajn regulojn. La plej gravaj reguloj estas:
Vi rajtas kontribui sen registriĝo, tamen ni tre rekomendas registriĝon. Kiel registrita uzanto ("vikipediisto") vi havas pli da ebloj, kaj aliaj vikipediistoj povas pli bone komuniki ion al vi. Vi rajtas registriĝi sub pseŭdonimo, se vi deziras. Por kontribui vi povas laŭplaĉe:
Kiam vi kreas novan artikolon, zorgu pri tio, ke enestu almenaŭ tri frazoj; legu sube pri la minimumaj kriterioj por nova paĝo.
La Oftaj demandoj klarigas al vi multajn aliajn bazajn aferojn pri Vikipedio. Eble vi interesiĝas ankaŭ pri respondoj al kritikoj pri Vikipedio.
La Esperanto-vikipedio estis la 4-a plej granda vikipedio de majo 2002 ĝis januaro 2003. Ĝi poste restis la sesa post la angla, la germana, la franca, la pola kaj la sveda. Fine de 2008 ĝi havis la 22-an lokon inter la diverslingvaj versioj, kio supozeble restos dum iom da tempo. Nun (24-a de aprilo 2024) ĝi havas 352 665 artikolojn. Ankaŭ vidu ĉe Internacia Vikipedio kaj la kutime relative aktuala anglalingva listo de vikipedioj. Tamen, la plej grava afero ne estas havi laŭeble multajn artikolojn, sed precipe multajn bonajn - aŭ almenaŭ bone uzeblajn artikolojn, kiuj plenumas la minimumajn kriteriojn.
La Vikipedio estas grava por Esperantujo:
Se vi volas helpi diskonigi la vikipedion kaj varbi novajn kunlaborantojn - jen kelkaj ideoj: Vikipedio:Vikipedio kaj Esperantio.
Vi povas redakti sen registriĝi, aŭ fariĝi registrita vikipediisto kun vikipediistaj konto, nomo kaj paĝo (senpage). Post registriĝo vi povas ensaluti.
Elektu vikipediistan nomon (ankaŭ nomata "salutnomo"). Ĝi ne estu ofenda. Vi povas uzi vian personan nomon, voknomon, aŭ simple vorton kiun vi ŝatas. Estas je via elekto ĉu vi restas anonima aŭ mencias sur la vikipediista paĝo vian veran nomon (kiel faras multaj). Vi respektu la anonimecon de aliaj vikipediistoj, kiuj evidente preferas tion.
Se vi vidas artikolon kiun vi dezirus plibonigi, vi bonvenas klaki la ligilon "redakti", tute supre. Tiam la teksto reaperos en alia formo kaj vi povos korekti la enhavon, lingvaĵon, aŭ ekzemple verki novan alineon. Simple faru simile kiel la teksto, kiun vi jam vidas, kaj rigardu la rezulton unue helpe de la "Antaŭrigardo"‑butono. Por pli komplikaj aferoj, estas preferinde, ke vi iomete lernu pri la reguloj de Vikipedio. Ĉiam helpas rigardi en aliaj artikoloj, kiel viaj kolegoj atingis iun difinitan rezulton.
Ĉiu artikolo havas propran "diskuto"‑paĝon. Do, se vi timas redakti paĝon, skribu vian komenton aŭ proponon en la koncernan "diskuto"‑paĝon. Foje vi vidas ke la ligilo ankoraŭ estas ruĝa, do la diskutpaĝo ankoraŭ ne ekzistas; simple surklaku kaj vi kreas ĝin.
Ĝenerale, antaŭ ol redakti paĝon, estas saĝe rigardi tion kio jam estis skribite en la diskutpaĝo.
Kiam vi kreas novan paĝon, tiam prefere tuj aŭ post kelkaj minutoj enmetu almenaŭ tri frazojn, unu internan ligilon kaj enmetu en unu kategorion. Tiam la nova paĝo nomiĝas ĝermo. Se vi enmetas malpli da teksto, eventuale iu opinias vian novan paĝon forigenda; tio celas gardi bazan kvalitonivelon de la vikipedio. Por eviti problemojn prefere legu, kiaj artikoloj estas forigendaj - kaj evitu, ke via artikolo estas ekzemple tro mallonga aŭ "ne-enciklopedia".
Helpo:Enhavo
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Vikipedio:Bonvenon al Vikipedio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.