Beta Israel

La komunumo nomata Beta Israel, kio en la hebrea havas la signifon domo de Israelo aŭ komunumo de Israelo, estas la tradicia juda komunumo de Etiopio.

Temas verŝajne pri la sola antikva komunumo de nigraj judoj en la mondo.

Beta Israel
Beta Israel
tribo
judoj
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
amhara lingvohebrea lingvotigraja lingvo
Religio
judismo
Beta Israel
vdr
Beta Israel
vilaĝo Balankab de Beta-Israel-anoj. H. A. Stern, Wanderings Among the Falashas in Abyssinia, Londono 1862

La etiopiaj judoj ofte estas nomataj de aliaj etiopianoj falaŝa, kio signifas "eksterlandano" en la amhara lingvo. Tamen, la etiopiaj judoj mem konsideras tiun nomon ofenda.

Laŭ la legendo, ili devenas de la reĝino de Ŝeba, kaj de Salomono. La etiopiaj judoj certe vivas en Etiopio de tre longa tempo, ĉar ili tradicie ne konas Talmudon kaj ne konas la judajn festojn en kiuj oni rememoras la detruon de la unua kaj dua temploj en Jerusalemo, do Beta Israel apartiĝis de aliaj judoj antaŭ tiuj okazaĵoj kaj la verkado de Talmudo.

Beta Israel
Mapo de migradoj de Beta-Israel-anoj
Beta Israel
Beta-Israel-anoj farantaj la tradician flanpanon inĝera
Beta Israel
Infano de Beta Israel atendanta por fari alija al Israelo. Etiopio, la 17-an de julio 2005.

Elmigrado al Israelo

En 1984-1985 dum la operaco «Moseo», Israelo alveturigis kelkajn milojn da etiopiaj judoj. Poste etiopia registaro bremsis elmigradon, strebante interligi tiun kun liverado de israelaj armiloj. Usono kaj Israelo ĉiam okazigis premadon al ĝi por liberigi elmigradon.

En aprilo 1990, kiam la etiopia armeo spertis gravajn malvenkojn, la usona prezidento George H. W. Bush sendis al la lando delegacion sub gvido de la eksa senatano de Minesoto Rudi Boshvic por intertrakti pri elveturigo de 16-18 miloj da etiopaj judoj. La 27-28an de aprilo okazis renkontiĝo kun etiopiaj aŭtoritatoj, kaj usonanoj faris ĉion eblan por admoni la prezidenton Mengistu Haile Mariam forlasi la landon. Matene la 21-an de majo li eksiĝis kaj fuĝis al Zimbabvo.

Tuj poste prezidento George H. W. Bush petis la portempan prezidenton Tesfaje Gebre Kidan permesi elveturadon de la etiopiaj judoj. La 24-an kaj 25-an de majo ene de 35 horoj per aviadiloj el Adis-Abebo estis transportitaj al Israelo 14 mil judojn — tio nomiĝis la operaco «Salomono». Nur la 28-an de majo, post respektiva alvoko de Usono, trupoj de la Popola Fronto por la Liberigo de Eritreo eniris kaj rapide okupis sieĝitan de ili Adis-Abebon.

Tiel preskaŭ ĉiuj etiopiaj judoj, kiuj suferis pro persekutado kaj politika subpremo, estis transportitaj de Etiopio al Israelo de la israela registaro, kaj ili ankoraŭ vivas tie.

Vidu ankaŭ

Referencoj



Tags:

EtiopioHebreaIsraeloJudaJudoj

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

VicioKaŭnoPediatrioMaizoPikrata acidoMarokoSekaloSojoAdoboGnostikismoFutbala Mondpokalo 2022IndonezioStainsStavangerZagreba metodoAlfabetoAlbert Einstein6-a de januaroKlerismoTroloĝiĝoPriŝtinoTritikoGeologioInstituto TrumanLibera scioPorto-RikoAtlasa MontaroKleopatro la 1-aRodalies de CatalunyaIrlandoVilla FarnesinaKronvirusa malsano de 2019Administra divido de RusioOaklandTurkioListo de landoj laŭ areoPurpuraPanoPodioCaltrainMoldava Respubliko en la Somera Olimpiko 2000PornografioNomoj kaj epitetoj de JesuoKatmanduoNegev Nuklea EsplorcentroĴe kun tremao681Departemento La GuajiraKosmopramoRoh Mu-HĵeonArmenioQuempervenJo HaazenPanevėžysGdanskoNacia Sekureca AgentejoVikioĜermolisto de belgaj esperantistojVentroPrivacy BadgerIrpinXi JinpingFonto (historio)BramaputroEnsorĉoJoe BidenPlungė1897E-minoroNâzım HikmetLa Simpsonoj🡆 More