Irpin (ukraine Ірпінь) estas urbo situanta ĉe la rivero Irpin en Kieva provinco tuj apud la urbo Kievo en norda Ukrainio.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Irpin (stacidomo). |
Parto de Irpin, la setlejo Kocjubinske (ukraine Коцюбинське), estas eksklavo ene de Kievo.
Irpin | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo de provinca signifo | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 56 806 (2019) [+] | ||||
Loĝdenso | 513 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | , 30° 15′ O 50.51666666666730.2550° 31′ N, 30° 15′ O [+] | ||||
Alto | 121 m [+] | ||||
Areo | 110,83 km² (11 083 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Irpin [+] | |||||
| |||||
El administra vidpunkto, ĝi estas asimilita al urbo de oblasta signifo kaj funkcias kiel administra centro de la municipo de Irpin, kiu inkludas la urbon Irpin kaj tri urbotipajn setlejojn. La urbo havas populacion de 62 456 (2021 est.)
La urbo havas stacidomon konstruitan en 1899. Ekde 2003, la "Filmfestivalo de Irpin" por alternativa kinematografio okazas ĉiujare.
Dum la Invado de Rusio en Ukrainion en la periodo februaro-marto 2022 pri la urbo okazis akraj bataloj inter rusaj kaj ukrainaj trupoj. Fine la urbo estis liberigita de ukrainaj fortoj la 28-an de marto 2022. Dum la okupado flanke de la Armitaj Fortoj de Rusia Federacio la rusiaj soldatoj faris plurajn militkrimojn kontraŭ la civila loĝantaro.
La 13-an de marto 2022 en Irpin pereis Brent Renaud, usona ĵurnalisto, mortpafita de rusiaj soldatoj. La 24-an de marto 2022 la urbo ricevis titolon Urbo-Heroo de Ukrainio. La 26-an de aŭgusto 2022 estis starigita unua monumento al Teritoria Defend-Armeo de Ukrainaj Armitaj fortoj.
Ukraina polico fiksis, ke en la tagoj 5-6 de marto 2022 rusia armeo pripafis 10 veturilojn sur la stratoj Oleh Koŝevoh kaj Nezaleĵnosti. Rezulte de la atakoj pereis 9 personoj provantaj evakuiĝi, 12 estis vunditaj. Rusiaj soldatoj ĵetis grenadon en la unuan veturilon de la evakua konvojo, en kiu troviĝis familio kun 1,5-jara infano. Ŝoforo pereis surloke, pasaĝero poste pro vundoj. Virino kun la infano travivis.
Rusiaj soldatoj plue pafis al aliaj veturiloj, malgraŭ ke ili ne estis por ili minaco. Poste forkondukis traivintojn kaj tenis ilin dum kelkaj horoj en okupita domo, sed „al neniu permesis kunporti serioze vunditajn, kiuj kuŝis sur la tero kaj malrapide mortis, ankaŭ ne permesis forporti korpojn de la mortintoj”, laŭ atestantoj.
La 6-an de marto 2023 enketistoj anoncis identigon de 3 rusaj soldatoj miksitaj en la militkrimoj en Irpin. Inter ili estas komandanto de la rekognoska plotono de 173-a apartigita rekognoska bataliono kaj du soldatoj de 137-a Paraŝutista Regimento de Gvardio el 106-a Aerparaŝutista Divizio de la Gvardio.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Irpin, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.