apartigiloj

En Vikipedio, apartigi signifas solvi la problemon pri samnomaj paĝoj priskribantaj malsamajn temojn, kiuj povas konfuzi dum serĉado.

apartigiloj

Ekzemple, iu kreas ligilon al Krampo ([[Krampo]]) sed al kio rilatas la vikiligilo? La vorto "Krampo" havas plurajn signifojn kaj plurajn artikolojn:

Paĝo pri apartigo

En la paĝo pri apartigo, bonvolu enmeti simplan enkondukan frazon. Ekzemple:

    '''Krampo''' havas plurajn signifojn:

Poste, bonvolu aboce listigi, per asteriskoj ĉe linia komenco(*), ĉiujn paĝojn, kiuj bezonas apartigilon:

    * [[Krampo (fiksilo)]]
    * [[Krampo (interpunkcio)]]

Se la apartigilo enhavas ligilojn pri pluraj temoj, bonvolu krei sekciojn:

    == Muziko ==
    * [[Ligilo 1]]
    * [[Ligilo 2]]
    * [[Ligilo 3]]
    == Literaturo ==
    * [[Ligilo 4]]
    * [[Ligilo 5]]
    * [[Ligilo 6]]

Bonvolu prefere aldoni priskribon al ligilo, por ke la uzanto bone komprenu, kiu estas la ĝusta ligilo:

    * [[Krampo (fiksilo)|Krampo]], metalpeco, kutime el kuprita aŭ zinkita ŝtalo, por kunligi paperfoliojn aŭ similaĵojn
    * [[Krampo (interpunkcio)|Krampo]], interpunkcia marko

Finfine bonvolu enmeti la ŝablonon {{apartigilo}} sube en la paĝo. Tiel la sekva mesaĝo aperos:

La ŝablono aŭtomate aldonas la paĝon al Kategorio:Apartigiloj.

Tia paĝo similas al paĝo de vortaro. Memoru ankaŭ, ke Vikipedio ne estas vortaro.

Apartigitaj artikolaj paĝoj

En apartigitajn paĝojn vi povas enmeti la ŝablonon {{prisupre}} por gvidi legonton al aliaj signifoj kiuj povus esti serĉataj sub tiu titolo.

Kiel ekonomi

Se ne ekzistas plu ol du artikoloj kun sama nomo, apartigilo ne utilas. Ekzemplo estas la paĝoj "Balio" kaj "Balio (provinco)".

Se ekzistas verko kun la sama nomo, se ne de la sama tipo, oni nur povas skribi ”filmo”, ”libro”, ktp, sen la jaro, en la apartigilo.

Por pluraj verkoj de la sama tipoj kiel havas artikoloj

Post diskuto, pluraj nomoj de artikoloj pri filmoj nomiĝis ”(filmo de NNNN)” (kie NNNN estas jaro), kiam estis pluraj filmoj kun la sama nomo.

Ekzemple:

Pluraj uzantoj preferis tiu formon. Iuj uzantoj ankaŭ preferis ”(filmo, NNNN)” aŭ ”(filmo NNNN)”, kaj kelkaj uzantoj opinias ke tiuj malĝustus.

Orfigo de apartigiloj

Plejparte, la ligiloj ligas rekte al ĝustaj paĝoj pri iu temo, ne al apartigilo (krom maloftaj okazoj). La kreado de apartigilo sen orfigi ĝin malplifunkciigas Vikipedion. Pro tio, la ŝablono {{Apartigilo}} invitas antaŭeniri kaj ĝustigi la ligilon.

Antaŭ krei apartigilon nomatan Krampo, alklaku ĉe ”Ligiloj ĉi tien” (en la menuo ”Iloj”) (Helpo:Kio ligas ĉi tien? (alilingve)) por trovi ĉiujn paĝojn, kiuj enhavas ligilon al apartigilo kaj ĝustigu tiujn ligilojn. Tiel la ligilo ligos al ĝusta paĝo, ne al apartigilo. En kelkaj okazoj oni povas peti pri la uzo de roboto.

Notu: Oni povas enmeti nur | ĉe la fino de la ligiloj, kiuj enhavas krampojn:

[[Krampo (fiksilo)|]]

MediaVikio aŭtomate kaŝos la krampon kun ĝia enhavo:

[[Krampo (fiksilo)|Krampo]].

Vidu ankaŭ

Tags:

apartigiloj Paĝo pri apartigoapartigiloj Apartigitaj artikolaj paĝojapartigiloj Kiel ekonomiapartigiloj Orfigo de apartigiloj Vidu ankaŭapartigilojHelpo:ArtikoloHelpo:Serĉado

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

William Shakespeare2020-aj jarojGLATMano de IrulegiIneuSödertäljeVikicitaroVAZ-1111EHorloĝoVikinovaĵojNajadoColor Climax CorporationUsonoNaturoParizoBudhismo en JapanioBananoRapidresponda kodoErektiĝoAllan SimonsenMater DolorosaCAPTCHAJulio CezaroSubvestoKontraktoLa perdita honoro de iu Katarino Blum'Coraline Ada EhmkeElflukonstruaĵo4-OktenoJohann Martin RiesterMohamedoFondaĵo VikimedioStudentoj de Teknikuniversitato de BudapeŝtoFrancioVikidatumojHistorio de KanadoDamaskoŠpania DolinaSomera tempoISBN1901MidzadoIrena (persona nomo)Olivier (salato)TriopismoWayback MachineBoaco1990The New York TimesLento GoffiProvinco KanadoPurpuraAĉaĉarioPremier (Tjumeno)NaturalismoIsraeloOficialaj aldonojKokoLope de VegaSerĉilo-optimumigoPermakulturoKuketoAkademio de EsperantoMarso (planedo)Elipsa kurboFenetila acetato🡆 More