Balio

Balio estas indonezia insulo oriente de Javo.

BalioĈi tiu artikolo temas pri insulo. Por samnoma provinco rigardu la paĝon Balio (provinco).

La insulo konsistigas la plej grandan parton de samnoma provinco Balio, kiu krome ankoraŭ ampleksas kelkajn pli malgrandajn apudajn insulojn. La provinco apartenas al la administra regiono Sudorientaj Insuloj (indonezie Nusa Tenggara), la indonezia parto de la Malgrandaj Sundaj Insuloj. Ĝi estas populara celo de turistoj, kaj fama pro ĝia aparta masaĝa kaj muzika stiloj. Balio havas propran balian lingvon (Bahasa Bali).

Balio
Balio   Bali
Balio
insulo
Akvejo Hinda oceano
Insularo Sudorientaj Insuloj (indonezie Nusa Tenggara), la indonezia parto de la Malgrandaj Sundaj Insuloj
Geografia situo , 115° 5′ O -8.335115.0880555555631428° 20′ S, 115° 5′ O f1
Situo de Balio   Bali
Situo de Balio   Bali
Longo 153 kmf2
Larĝo 112 kmf3
Areo 5632 km²dep1 w3f4
Plej alta loko monto Agung
3 142 mf5
Administrado parto de samnoma provinco Balio en Balio Indonezio
Ĉefa loko Denpasar
Balio
Balio
vdr

Balio estas 153 km longa kaj 112 km larĝa, kaj havas 4,3 milionojn da loĝantoj. Malsame al la ĉefe islama Indonezio, la balianoj estas ĉefe hinduoj. Preskaŭ ĉiu baliano parolas kaj la balian kaj la indonezian.

Ekologio

Balio 
Baliaj sturnoj loĝas nur en Balio kaj estas draste endanĝeraj.

Biogeografie Balio troviĝas en la sundalanda-filipina ekoprovinco de la orientalisa ekozono laŭ la tipologio ellaborita de la Monda Natur-Fonduso (WWF), en speciala biogeografia regiono nomata Sunda Lando. Ĝi estas parto de la Korala Triangulo, la plej biodiversa zono de la maroj, kun rimarkinda diverso de fiŝoj, testudoj, kaj rifkoraloj.

Balio situas apud la Linio de Wallace je ĝia okcidenta flanko kaj tial havas azian faŭnon, kun malmulta aŭstralazia influo, pli komunan kun Javo ol Lomboko. La sulfura kakatuo, kiu apartenas al ĉefe Aŭstralazia familio, estas escepto. Estas proksimume 280 specioj de birdoj, interalie la endemia kaj draste endanĝera Balia sturno. Aliaj estas la kamphirundo, nigranuka oriolo, nigra rakedvosta arbopigo, kresta serpentaglo, arbapuso, orienta eŭristomo, rizbirdo, azia marabuo, longvosta lanio, griza mikterio, pacifika hirundo, ruĝpuga hirundo, sankta arbalciono, maragloj, artamoj, sudazia kaprimulgo, cikonibeka arbalciono, piknonoto kaj granda egretardeo.

Dum la Plejstoceno kaj Holoceno, Balio verŝajne estis la hejmo de pluraj mamulegoj. La leopardo kaj la endemia Balia tigro estis en Balio ĝis la frua 20-a jarcento. Nuntempe leopardoj troviĝas nur en Javo, kaj Baliaj tigroj estas formortintaj; la lasta sekura registro estas mortpafito en 1937, kvankam la subspecio eble pluvivis ĝis la sekva aŭ postsekva jardeko. Plantmanĝaj mamulegoj inkludis bantengojn kaj gigantajn tapirojn (laŭ supozo, ke ili atingis la Linion de Wallace), elefantojn, kaj rinocerojn.

Balio 
Simioj en Uluwatu

Oni oftege renkontas sciurojn sed malpli ofte aziajn palmocivetojn, kiuj ankaŭ estas ekspluatataj en kafaj bienoj en produktado de civetkafo. Vespertoj estas diversaj, kaj eble plej fame renkontataj ĉe Goa Lawah (Templo de la Vespertoj), kie ili estas adorataj de lokanoj kaj altiras turistojn. Ili ankaŭ troveblas ĉe aliaj kavernaj temploj, ekzemple ĉe Strando Gangga. Du specioj de simioj enloĝas. La longvosta makako, loke kera, estas tre ofta ĉirkaŭ homaj loĝejoj kaj temploj, kie ili kutimiĝas al ricevado de manĝaĵoj de homoj, precipe ĉe tri "simiarbaraj" temploj, kiaj la populara en Ubud. Lokanoj ofte malliberigas ilin kiel dorlotbestojn. La presbito Trachypithecus auratus, loke lutung, endemia de Javo kaj proksimaj insuloj kiel Balio, estas multe pli malofta kaj pli malfacile videbla.

Inter la insulaj reptilioj estas la reĝa kobro kaj retbilda pitono, kaj rapidkura lacertego, la akva varano.

La buntaj koralrifoj apud la marbordo, kun popularaj subakviĝejoj kiel Tulamben, Amed, Menjangan, kaj apud la najbara insulo Nusa Penida, loĝigas grandan gamon de marbestoj, ekzemple la akcipitrobekan martestudon, molaon, mantarajon, Gymnothorax javanicus, Bolbometopon muricatum, martelŝarkojn, Carcharhinus amblyrhynchos, Sphyraena spp., kaj marserpentoj. Oni ofte renkontas delfenojn apud la norda marbordo proksime al Singaraja kaj Lovina.

La plej oftaj grandaj arboj estas: banjanoj, jakvoj, kokosoj, bambuoj, kaj akacioj. Multaj floroj videblas: estas hibiskoj, plumerioj, bugenviloj, belegaj eŭforbioj, oleandroj, jasmenoj, nimfeacoj, lotusoj, rozoj, begonioj, orkideoj kaj hidrangeoj. En pli altaj kaj humidaj teroj, ekzemple ĉirkaŭ Kintamani, viglas iuj filikarboj, ĉapelfungoj, kaj eĉ pinoj. Valoraj kulturplantoj inkludas: multajn variojn de rizo, Salacca zalacca, mangostanojn, maizon, Kintamanian oranĝon, kafon, kaj akvan spinacon.

Vidu ankaŭ

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Tags:

Balio EkologioBalio Vidu ankaŭBalio ReferencojBalio Eksteraj ligilojBalioBalia lingvoBalio (provinco)Indonezia lingvoIndonezioInsuloJavoMalgrandaj Sundaj InsulojMasaĝoMuzikoSudorientaj insuloj (Indonezio)Turismo

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

NavizenceFormortoSeneka lingvoHolocena kalendaroUrinadoĈeĥioMuhammad AliAerodromoRiismoAri-Kyösti SeppoQAbismo Macoĥa26-a de septembroSorongLeslie MandokiIranoUzbekioFranca respublika kalendaroBrunaSega SaturnAzerbajĝanoVeliki BirkiMonda Boksa KonsilioAndrej ArŝavinOrangutanoTFinnlandoRheinische PostMaksimumo kaj minimumoDelicatessenAtmosferoAfganioFakultatoH1916Nova Egipta ImperioVulvoAnglioListo de mondaj heredaĵoj en AmerikoSankta Romia ImperioHerman HeijermansWayback MachineUsonoPeono (ŝako)22-a de januaroBatiskafoRobotoVoksignoAeroplanoDeng Xiaoping5ĈilioKvadrata kilometroFilipinojRetpoŝtoJohn Millington SyngeKrimea militoBerchtesgadenAngkor ŬatEŭropa Unio26-a de martoMiyoshi EtsuoKompleta transmisioItala lingvoGriza papago7-a de septembro1950-aj jarojPartio (politiko)RegistaroLegnicaI Saw the Figure 5 in GoldBelorusioKern.punkto🡆 More