Indonezia Lingvo: Norma vario de la malaja lingvo, oficiala en Indonezio

La indonezia lingvo (indonezie Bahasa Indonesia) estas aŭstronezia lingvo parolata plejparte en Indonezio, kie ĝi estas oficiala.

Memnomiĝo estas Bahasa Indonesia. Ekster Indonezio oni ofte nomigas ĝin simple "Bahasa", tamen tio ne estas ĝusta, ĉar ties traduko estas simple "lingvo". Ĝi havas 17-30 milionojn da denaskaj parolantoj, kaj pli ol 140 milionoj parolas ĝin kiel duan lingvon. La indonezia lingvo fakte estas normigita formo de la malaja lingvo, al kiu ĝi ege similas. Se oni konsideras ambaŭ lingvojn kiel unu solan, oni povus konkludi ke temas pri unu el la plej parolataj lingvoj en la mondo. La Japana imperio, okupaciante Nederlandan Azion dum la Dua Mondmilito, favoris kreon de komuna azieca lingvo, anstataŭ la nederlanda lingvo, por indonezianoj. La ideologia komenco de la indonezia lingvo estis la tiel nomata Sumpah Pemuda (la "Ĵuro de la Junuloj") de la 28-an de oktobro 1928, fare de la partoprenantoj de la dua nacia Junularkongreso en Ĝakarto, en kiu tiu lingvo estis proklamita kiel la lingvo de estonta sendependa Indonezio.

Indonezia Lingvo: Gramatiko, Prononco, Literaturo
Indonezia lingvo
Mapo
lingvo • norma lingvomoderna lingvoliteratura lingvo
malaja lingvo
Parolata en Indonezio
Parolantoj 198 996 550
Denaskaj parolantoj >0,3 milionoj
Skribo Latina alfabeto
Lingvistika klasifiko
Aŭstronezia lingvaro
Oficiala statuso
Reguligita de Agency for Language Development and Cultivation
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 id
  ISO 639-2 ind
  ISO 639-3 ind
  SIL IND
  Glottolog indo1316
Angla nomo Indonesian
Franca nomo indonésien
Vikipedio
Indonezia Lingvo: Gramatiko, Prononco, Literaturo
Indonezia Lingvo: Gramatiko, Prononco, Literaturo
vdr
Indonezia Lingvo: Gramatiko, Prononco, Literaturo
la indonezia estas la oficiala lingvo de Indonezio, uzita en ĉiuj aspektoj, ekzemple en edukado. La "nacia ekzameno" Ujian Nasional estas skribata en la indonezia kaj havas la lingvon ankaŭ kiel unu el la ekzamenaj fakoj.

ISO-lingvokodo :

639-1 = id
639-3 = ind
Indonezia Lingvo: Gramatiko, Prononco, Literaturo
lumdiskego de la komputila magazino CHIP [ĉip] de decembro 2008 publigigis la tiaman staton de la indonezilingva vikipedio. Tiu vikipedia branĉo en 2012 havis pli ol 190 000 artikolojn kaj estas inter la 30 plej gravaj diverslingvaj vikipedioj.

Gramatiko

Skribo kaj ortografio

La indonezian lingvon oni skribas per latina skribo. En 1972 oni enkondukis novan oficialan ortografion. Ĉi tiu ortografio estas enkondukita samtempe en Malajzio kaj Indonezio kaj forigis la diferencojn inter la du ortografioj.

Ŝanĝoj:

Indonezie antaŭ 1972 Malajzie antaŭ 1972 Kune post 1972
tj ch c
dj j j
ch kh kh
nj ny ny
sj sh sy
j y y
u, oe* u, o u

* En 1947 oni jam ŝanĝis oe per u

Vortfarado

En la vortfarado gravan rolon havas afiksigo: prefiksigo, sufiksigo kaj infiksigo. Krome, estas grava reduplikado (ripeto) de vortoj aŭ ties partoj. Ofte la vortoj havas kaj prefikson kaj sufikson.

La plej produktivaj prefiksoj

per- produktas transitivajn verbojn.

pe- (peng-, pem-, pen-, penj-) produktas substantivojn kun signifo de ilo aŭ aganto, havas diversajn formojn kiuj dependas de sekvanta vokalo aŭ konsonanto.

se- produktas konjunkciojn kaj adverbojn.

Ekzemploj.

besar (granda) — perbesar (grandigi), lukis (pentri) — pelukis (pentristo), lalu (estinta) — selalu (ĉiam), lama (tempo) — selama (dum).

La plej produktivaj sufiksoj

-an montras rezulton, objekton de agado, rimedon, ilon, similecon, kolektivan nocion.

-i, -kan produktas transitivajn verbojn.

Ekzemploj.

larang (malpermesi) — larangan (malpermeso), manis (dolĉa) — manisan (dolĉaĵoj, franĝaĵoj), mata (okulo) — matai (rigardi), satu (unu) — satukan (unuigi).

Prefikso + sufikso

ke…an signifas agon aŭ staton.

pe…an produktas verbajn substantivojn kiuj signifas proceson.

per…an simile proceso, ago, sed kreita de adjektivo.

Ekzemploj.

satu (unu) — kesatuan (unueco), pulau (insulo) — kepulauan (arkipelago), membatas (limigi) — pembatasan (limigo), dagang (negoci) — perdagangan (negoco), adab (civilizacio) — peradaban (civilizita)

Infiksoj

-em-, -el-, -er- produktas adjektivojn.

Ekzemploj.

guruh (tondro) — gemuruh (tondra)

Reduplikado

Reduplikado estas ripetado de intera vorto (simpla) aŭ de la unua silabo. Ekzistas reduplikado kun ŝanĝoj (ekzemple kiam ŝanĝiĝas unu vokalo) kaj kun aldono de afiksoj.

Ekzemploj.

mata (okulo) — mata-mata (spiono)

laki (edzo) — lelaki (viro)

rumah (domo) — rumah-rumahan (modelo de domo)

anak (infano) — kekanak-kanakan (en infana maniero)

abu (cindro) — abu-abu (griza)

barat (okcidento) — kebarat-baratan (en okcidenta maniero)

gunung (monto) — gunung-gemunung (monta lando)

Kunmetitaj vortoj

En la indonezia lingvo ekzistas kunmetitaj vortoj. La plej konataj: matahari ("okulo de tago") = suno, komparu la tekston Mata Hari, orangutan ("homo de arbaro") = orangutango.

Aliaj ekzemploj.

nenek moyang (antaŭuloj), de nenek = avo, avino, moyang = praavo, praavino.

air mata (larmoj), de air = akvo, mata = okulo.

tanah air (patrujo), de tanah = tero, air = akvo.

hari besar (feritago), de hari = tago, besar = granda.

Prononco

Litero Nomo Prononco
Majuskla Minuskla Indonezia IFA
A a a /a/ a
B b be /be/ b
C c ce /t͡ʃe/ ĉ
D d de /de/ d
E e e /e/ e, /ɛ/, kaj /ə/
F f ef /ef/ f
G g ge /ge/ g
H h ha /ha/ h
I i i /i/ i
J j je /d͡ʒe/ ĝ
K k ka /ka/ k
L l el /el/ l
M m em /em/ m
N n en /en/ n
O o o /o/ o
P p pe /pe/ p
Q q ki /ki/ k
R r er /er/ r
S s es /es/ s
T t te /te/ t
U u u /u/ u
V v ve /fe/ v~f
W w we /we/ /w/
X x eks /eks/ ks
Y y ye /je/ j
Z z zet /zet/ z
Digrafo Prononco
IFA Esperanto
ai /ai̯/ aj
au /au̯/
oi /oi̯/ /ʊi̯/ oj
kh /x/ ĥ
ng /ŋ/ La angla "ng" en "sing"
ny /ɲ/ ~nj
sy /ʃ/ ŝ

Literaturo

  • Monato, internacia magazino sendependa, numero 1993/07, paĝo 16–17: Bahaso verkita de Bradley Kendal Tietti.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Tags:

Indonezia Lingvo GramatikoIndonezia Lingvo PrononcoIndonezia Lingvo LiteraturoIndonezia Lingvo Vidu ankaŭIndonezia Lingvo Eksteraj ligilojIndonezia LingvoAŭstroneziaDua MondmilitoIndonezioJapana imperioLingvoMalaja lingvoNederlanda lingvoĜakarto

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

SanoIsraeloLuljeta LleshanakuCifereca objekta identigiloBenicarló-Peñíscola (stacidomo)Mara ekosistemoGrizbruna podargoAmpallangLa EsperoCallgirlSapfoSudafrika pingvenoKruda materialoColor Climax CorporationCisjordanioHanojoAlcalà de Xivert (stacidomo)PeĉoCarles Puigdemont i CasamajóPremier (Tjumeno)Olhão (stacidomo)Damir MatkovićKratilo (dialogo)IslandoUrinadoEdmund HaulerNaftoListo de germanaj esperantistojBelmonte (Portugalio)Sebiș (apartigilo)Virtuala maŝinoTeknologioElipsa kurboBéla BakosVokaloGoogleCBS NewsMaskerado ĉirkaŭ la mortoKalifornioIrena (persona nomo)Jacques CartierJohann Martin RiesterJohor BahruCentra vokaloĈirkaŭremparo de MöbisburgLéon ChampySeksa pozicioKalsonoEkspansioMetropoliteno (romano)Ineu (apartigilo)Kalia okzalatoPrintempa Semajno InternaciaRevolucio de la DiantojZagreba metodoSilezia landa muzeo!Kung lingvaroSt. Johann (Tirolo)Villanova MarchesanaUniversala Kongreso de Esperanto🡆 More