prononcindiko

Ĉi tiu paĝo klarigas kiel legi la Esperantajn prononc-indikojn ofte uzatajn en la Vikipedio.

prononcindiko

Se vi alvenis ĉi tien per ligilo el iu prononc-indiko kaj volas scii la transskribon de la prononco laŭ la Internacia Fonetika Alfabeto, reiru al la antaŭa paĝo kaj movu la musmontrilon sur la prononc-indikon (sen klaki); post unu aŭ du sekundoj aperos la IFA-transskribo en ŝpruchelpilo.

Esperanta prononc-indiko

La Esperanta prononc-indiko estas proksimuma (eĉ eble malĝusta, se ekzemple temas pri tonaj lingvoj). Tamen, ekzakte pro tio, ĝi estas pli facile legebla por homoj, kiuj povas legi Esperanton, sed ne IFA-indikon. Jen la reguloj:

  • Ĉiu litero estas legata kiel en Esperanto. H estas uzata por indiki elspiran sonon (do ch estas c kun forta elspiro, ne «ĉ»).
  • Majuskloj (aŭ kelkfoje grasaj literoj) montras la akcentitan silabon.
  • Dupunkto montras ke la antaŭa litero prononciĝas longe.
  • Superskribita n montras ke la antaŭa vokalo prononciĝas naze.
  • Diftongoj kelkfoje montriĝas per superskribo de la duonvokalo.
  • Punkto aŭ streketo markas silablimon, paŭzeton k. s.
  • Kursiva litero montras, ke temas pri sono, kiu ne ekzistas en Esperanto, sed kiu estas simila al la Esperanta sono de la kursiva litero.

Ekzemploj

Jen kelkaj ekzemploj, kiuj montras la ekzaktan IFA-prononcindikon apud la faciliga Esperanta indiko:

  • Skribo: Los Angeles (angle), Esperanta prononcindiko: [loSENĝeles], IFA-prononcindiko: [lɒsˈændʒələs]
  • Skribo: Goethe (germane), Esperanta prononcindiko: [GEte], IFA-prononcindiko: ['ɡøːtʰə]
  • Skribo: 평양 (Pjongjango) (koree), Esperanta prononcindiko: [pjongjang], IFA-prononcindiko: [pʰjɔŋjaŋ]
  • Skribo: Nauro, Esperanta prononcindiko: [naUru], IFA-prononcindiko: [nɑːˈuːruː]

Vidu ankaŭ

Tags:

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Post-impresionismoSeksa pozicio1998IranoManuel de PedroloListo de fervojaj stacioj en UkrainioRomioGriza papagoAkvoIslama kalendaroKonstruestroPentti Rasinkangas11723 BriankennedyGoogleMerloButano19-a de septembroAgrikulturo en NederlandoBjalistokoEurythmics5Hipofosfita acidoDioJohann Damascen von KleimayrnMuzeo CzartoryskiSatanoSega SaturnPenafiel21-a de martoHispana lingvoMonda Basbala-Molpilka KonfederacioSuper Mario 64Spider-ManRobotoKapitaloAŭstra-germana lingvoZé PelintraMagnesia ĉe rivero MeandroMontreux VDOe KenzaburoAmuzekonomioBuchèresDecembro de 2022Februaro de 2023Leona kapitelo de AŝokoTragedio de ĈurapĉaWhen Harry Met Sally...RadostínEnkarniĝoSeksumadoBajtoManoKrimeoItalikoBiblioVakcina RibeloTriopismoPremio Albert LondresHungarioMarie-Antoinette31-a de decembroChigninGordon MooreHerrin (Nordo)Zagreba metodoBirkenwaldPartio (politiko)Leslie MandokiLigo de NaciojVortaro esperanto svahila🡆 More