Vikipedio

Bonvenon al Vikipedio

La libera enciklopedio redaktebla de ĉiuj.

305 012 artikoloj en Esperanto
337 aktivaj redaktantoj
117 366 unikaj vizitantoj monate (plus 33 572 per poŝtelefono)


Artikolo de la monatoEnkonduko
Charlie Chaplin.

Charles Spencer "Charlie" CHAPLIN (naskiĝis la 16-an de aprilo 1889 en Londono, Britio — mortis la 25-an de decembro 1977 en Vevey, Svislando) estis britdevena reĝisoro, produktoro, komikisto, aktoro, scenaristo, komponisto kaj humuristo kiu faris karieron ĉefe en Usono en la epoko de mutaj filmoj kaj estis unu el la plej kreivaj homoj de la epoko de la muta kino. Li ne nur reĝisoris, verkis scenarojn, produktis filmojn, sed ankaŭ mem muntis ilin kaj komponis la muzikon de siaj filmoj.

Kiel aktoro, Chaplin plej ofte ludis la rolon de persono apartenanta al malsupra sociala tavolo, kiu ruze defendas sian pozicion kontraŭ riĉuloj kaj potenculoj, tre ofte konata kiel Trampo. Tiu figuro iĝis unu el la plej konataj ikonoj tutmonde kaj unu el la plej gravaj bildoj en la historio de la kinindustrio. Lia kariero daŭris pli ol 75 jarojn, de infanaĝo en la Viktoria epoko ĝis unu jaro antaŭ lia morto en 1977, kaj enhavis kaj laŭdadon kaj polemikon, el kabaretoj en Anglio ĝis lia morto en Vevey, Svislando.


plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la monato: Jane Austen, Sicilio, Majaoj

Esperanta Vikipedio
Wikipedia-logo-v2.svg

Esperanta Vikipedio estas projekto de kunlabora enciklopedio, universala kaj plurlingva, kreita interrete laŭ la vikio-principo. Ĝi celas liveri en Esperanto liberan, objektivan kaj kontroleblan enhavon, kiun ĉiuj povas redakti.

La projekto estas difinita de la kvin principoj. La enhavo estas disponigata sub la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe kaj oni povas kopii kaj reuzi ĝin sub la sama permesilo — eĉ por komercaj celoj — nur respektante la uzkondiĉojn.

Ĉiuj redaktantoj de Esperanta Vikipedio estas volontuloj. Ili partoprenas en la kunlaborema komunumo, sen estro, kie la anoj kunordigas siajn strebojn kadre de temaj projektoj kaj pluraj diskutejoj. Ili sekvas la bazajn regulojn establitajn de la komunumo, ekzemple kontrolebleco de la informo aŭ la menciindeco de la temo.

Inter la diversaj helpopaĝoj disponeblaj al uloj interesataj kontribui, estas la paĝoj, kiuj instruas kiel krei paĝonkiel redakti paĝon. Se vi havas demandojn, ne hezitu demandi.

Esperanto kaj Libera Scio

Wikimedia ELiSo logo.svg

Esperanto kaj Libera Scio estas grupo de Esperanto-parolantaj vikimedianoj. Fondaĵo Vikimedio, kiu funkciigas libersciajn kunlaborajn projektojn inkluzive de la Vikipedio en Esperanto, rekonis ELiSon kiel sian oficialan uzantogrupon (Wikimedia User Group) la 4-an de aprilo 2013. Ĉefa celo de la grupo estas kunigi la Esperanto-parolantojn, kiuj kontribuas al Vikipedio kaj aliaj vikimediaj projektoj aŭ alimaniere deziras subteni liberan scion.

Bildo de la tagoKunlaboraĵo de la semajno
La afrika Lilbrusta koracio, Coracias caudata.
La afrika Lilbrusta koracio, Coracias caudata.

Aldonu la venontan bildonIndeksoElstaraj bildoj en la Komunejo
Mary Simon GG Announcement (cropped).jpg

La nuna kunlaboraĵo estas Mary May Simon. Bonvolu kunlabori kun ni por levi ĝin al pli bonkvalita nivelo!

Kunlaboraĵo estas specifa temo, pri kiu ĝis nun ne ekzistas artikolo aŭ nur ĝermo. Per vasta redakta kunlaboro dum unu semajno ni atingu artikolon (aŭ plurajn pri la temo) je nivelo de leginda artikolo aŭ eĉ je nivelo de elstara artikolo.

La projekto celas ŝtopi breĉojn en Vikipedio, fokusigi la intereson de la uzantoj kaj doni al ni ĉiuj ion, pri kio eblas fieri. Ĉiu ajn povas kandidatigi artikolon kaj voĉdoni por kandidato. Ĉiudimanĉe oni nombras la voĉojn kaj la venkinto dum unu semajno havos la atenton de kontribuemuloj.

Vi povas voĉdoni aŭ proponi la postan kandidaton.Antaŭaj kunlaboraĵoj estis: Somera Olimpiko 2020, Bahamoj, Ever Given (kontenerŝipo), ...

Aktualaĵoj
Ĉu vi scias ke...?
9-a de oktobro 2021
  • Aŭstrio La kanceliero Sebastian Kurz de Aŭstrio demisias post malkaŝo de sekretaj aktoj kaj akuzoj pri korupteco.
  • Usono Guberniestro de Kalifornio Gavin Newsom subkribis leĝon laŭ kiu grandaj podetalaj vendistoj kun 500 aŭ pli da dungitoj tra la ŝubstato havu seksneŭtralan areojn por infanprizorgaj produktoj kaj ludiloj. La leĝo ekvalidos en 2024.WikiNews-Logo-eo.svg Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
8-a de oktobro 2021
7-a de oktobro 2021
5-a de oktobro 2021
  • Francio Raporto de enketa komisiono mendita de franca episkopa organizaĵo malkaŝas faktojn pri pedofiliaj agoj ene de la franca katolika eklezio, kaj priskribas "amasan" kaj "sisteman" fenomenon, kun pli ol 330 000 viktimoj ekde la 1950-aj jaroj.




Frataj projektoj
Vikipedio ekzistas danke al la Fondaĵo Vikimedio, ne-profit-cela organizaĵo, kiu administras projektojn purlingve kaj libere:

Commons-logo.svgKomunejo
Libera dosiera deponejo
Incubator-logo.svgKovilo
Kovilo por novaj projektoj
Wikimedia Community Logo.svgMeta-Vikio
Projekto por kunordigo
Wiktionary-logo.svgVikivortaro
Universala libera vortaro
Wikidata-logo.svgVikidatumoj
Libera datumbazo
Wikibooks-logo.svgVikilibroj
Liberaj libroj por libera mondo
Wikinews-logo-51px.pngVikinovaĵoj
Fonto de liberaj novaĵoj
Wikiquote-logo.svgVikicitaro
Libera aro de citaĵoj
Wikisource-logo.svgVikifontaro
Libera biblioteko
Wikispecies-logo.svgVikispecioj
Libera registro pri specioj
Wikiversity-logo.svgVikiversitato
Libera universitato
Wikivoyage-Logo-v3-icon.svgVikivojaĝo
Libera vojaĝa gvidilo


Lingvo

other languages: