La Espero estas poemo verkita de Ludoviko Zamenhofo, la kreinto de Esperanto, kaj unue publikigita (sen titolo) en Plena Lernolibro de la Tutmonda Lingvo Esperanto por Rusoj, 1890.
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Espero (apartigilo) |
La Espero | ||
---|---|---|
nacia himno | ||
kantoteksto | L. L. Zamenhof | |
ekde | 1890 (teksto) 1891 (muziko de Adelsköld) 1903 (muziko de Motteau) 1909 (muziko de Félicien) | |
muzika ekzemplo | ||
"La Espero" Ĉu la aŭdigo ne funkcias? Eble helpos la paĝo "media help" (en la angla). | ||
1.
2.
3.
La teksto de la himno estas kvintrokeo; tiel, ĉiuj rimoj estas inaj. La rimskemo estas la ordinara (ABAB CĈCĈ …). Multaj rimoj estas adasismaj (“soifanta” / “militanta”; “batalantoj” / “esperantoj”; ktp), pro la frua dato de la verko, kiam la reguloj de Esperanta verso ne estis bone difinitaj. Pri tio, Kálmán Kalocsay kritikas jene:
|
La teksto estas ĝenerale gaja, kaj temas pri la movado por internacia lingvo kaj specife por Esperanto. La poemo rigardas internacian lingvon kiel solvon de la konfliktoj inter nacioj, kaj plurfoje emfazas pacismon (“Ne al glavo sangon soifanta”, “pacaj batalantoj”, “laboro paca”). La internacia lingvo, laŭ la poemo, rezultigos utopion (“la bela sonĝo de l’ homaro / por eterna ben’”).
La kanto estas ofte uzata kiel la himno de la Esperanto-movado, kaj oni kutime kantas je melodio de Félicien Menu de Ménil. Laŭ Marjorie Boulton, “La espero restas oficiala himno por esperantaj kongresoj kaj similaj kunvenoj”.
Kelkaj Esperantistoj[kiu?] obĵetas la uzadon de la termino "himno" por "La Espero", argumentante, ke tiu termino havas religiajn kaj naciismajn nuancojn. Tiu "himno" uzas trifoje la vorton "sankta(n)", kiun la juda religio konata de Zamenhof rezervas sole por Dio kaj por la aferoj kiuj rilatas al Dio (aŭ almenaŭ, ĝi estas la esperanta vorto elektita de Zamenhof por esprimi tiun koncepton, en sia traduko de la Malnova Testamento). Do la himno atribuas al la esperanta fenomeno la kapablon kiun havas nur Dio laŭ la tradicia judreligia vidpunkto. Kaj simila argumento ekzistas pri la uzo de "eterna ben'" en la fina frazo.
Pluraj melodioj estis verkitaj por la himno.
Ankaŭ la himno de Ido uzas la saman melodion de Ménil, sed kun malsama teksto.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article La Espero, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.