Belga Esperantisto estis la organo de Belga Ligo Esperantista, fondita en 1908, kiel posteulo de Belga Sonorilo, kiu idistiĝis; formato 24x16 cm.
Redaktis ĝin: Léon Champy, Van Laere, Amatus van der Biest-Andelhof, Oscar Van Schoor, Frans Schoofs.
Inter Aŭgusto 1914 kaj Decembro 1920 ĝi estis interrompita kaŭze de la unua mondmilito. Same inter Februaro 1940 kaj Novembro 1945 pro la Dua Mondmilito.
Ĝi aperis ĝis 1961, kiam Belga Ligo Esperantista praktike ĉesis ekzisti favore al Belga Esperanto-Federacio kaj kiam fondiĝis la revuo Sonorilo, kiun oni povas konsideri posteulo de Belga Esperantisto.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Belga Esperantisto, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.