Amatus VAN DER BIEST-ANDELHOF estis flandra belgo kaj doktoro.
Li naskiĝis en 1850 kaj mortis la 22-an de januaro 1912 en Antverpeno.
Amatus Van der Biest-Andelhof | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1850 |
Morto | 22-an de januaro 1912 en Antverpeno |
Lingvoj | Esperanto |
Nacieco | belga |
Ŝtataneco | Belgio |
Familio | |
Infano | Willem van der Biest |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Esperanto | |
Tradukis en Esperanton | multajn eseojn kaj rakontojn |
Aliaj aktivaĵoj | prezidanto de BLE direktoro de Belga Esperantisto |
Pioniro, estis vicprezidanto de Antverpena Grupo Esperantista, prezidanto de Belga Ligo Esperantista (BLE), direktoro kaj redaktoro de Belga Esperantisto kaj prezidanto de "La Sepo por la Sepa", la Loka Kongresa Komitato de la Universala Kongreso en 1911. Ano de la Lingva Komitato.
Pluraj tradukoj liaj aperis en Belga Esperantisto kaj kelkaj eniris la Belgan Antologion (1928).
Willem van der Biest estis lia filo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Amatus Van der Biest-Andelhof, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.