Oradea , hungare Nagyvárad , germane Großwardein, estas urbo en okcidenta Rumanio.
Ĝi estas ĉefa urbo de la regiono Bihor kaj la ĉefurbo de la distrikto Bihor. Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 183 105 loĝantoj sur areo de 116,1 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 577 loĝantoj/km².
Oradea | |||
germane: Großwardein, hungare: Nagyvárad, ĉeĥe: Velký Varadín | |||
municipo de Rumanio • centro de distrikto en Rumanio • limurbo • urbego | |||
Urbodomo en Oradea | |||
| |||
Oficiala nomo: Oradea | |||
Ŝtato | Rumanio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Transilvanio | ||
Distrikto | distrikto Bihor | ||
Historia regiono | Hungara reĝlando | ||
Parto(j) | 7 | ||
Rivero | Crişul Repede | ||
Situo | Oradea | ||
- koordinatoj | 47° 03′ 05″ N 21° 56′ 25″ O / 47.05139 °N, 21.94028 °O | ||
Plej alta punkto | 249 | ||
Plej malalta punkto | 102 | ||
Areo | 115,56 km² (11 556 ha) | ||
- de metropolo | 791,91 km² (79 191 ha) | ||
Loĝantaro | 206 614 | ||
- de metropolo | 249 746 | ||
Denseco | 1 787,94 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1113 | ||
Horzono | OET (UTC+2) | ||
- somera tempo | OEST (UTC+3) | ||
Poŝtkodo | 41 0xxx | ||
Telefona antaŭkodo | (+40) 0259 | ||
Aŭtokodoj | BH | ||
Situo de Oradea enkadre de Rumanio | |||
Vikimedia Komunejo: Oradea | |||
Retpaĝo: www.oradea.ro | |||
Oradea situas ĉe la rivero Crișu Repede (hungare Körös [Kereŝ]), 592 km nord-okcidente de Bukareŝto.
Periode en la mezepoko, kaj 1692–1919 kaj 1940–1945 Oradea apartenis al Hungario, kaj la departemento, minimume ĝis 1919, estis Bihar. Ekde 1919 ĝis 1940, kaj post 1945 ĝi apartenis kaj plue apartenas Rumanio.
Post 1945, oni alligis al ĝi la vilagojn Seleuș (iam) – nun Cartierul Nuferilor – kaj Episcopia Bihorului (en 1956). La episkopa palaco havis du pentritajn lignajn baldakenojn verŝajne el frurenesanco, sed ili pereis.
La Reĝa Jura Akademio en Oradea estis signifa altedukejo en Oradea ĉirkaŭ la 18-a kaj 19-a jarcentoj.
En 1910, estis 64 169 anoj (91 % hungaroj, 6 % rumanoj, 3 % germanoj, slovakoj, poloj, judoj). En 1992 222 741 (rumanoj, 33 % hungarlingvaj).[mankas fonto]
En 2002, la detala konsisto estis:
La urbocentro prezentas multajn konstruaĵojn konstruitajn ĉirkaŭ 1900 en la tiam furora secesio (ankaŭ Jugendstil, Modern Style, Art Nouveau, ktp) kun ornamformoj inspiritaj de kreskaĵoj.
Preĝejoj por diversaj kristanaj eklezioj (katolikismo, ortodoksismo, uniataj ortodoksaj eklezioj) – inter ili katolika baziliko – estas multaj kaj belaj; ankaŭ kvar sinagogoj estas, sed da judoj ne plu estas en la urbo pro la 20-a-jarcenta historio. La eksa palaco de la katolika episkopo iĝis vasta muzeo. Aliaj vidindaĵoj estas eksa ĉeffortikaĵo, kaj vasta urbodomo de la 19-a jarcento.
Post la falo de la komunisma reĝimo, Esperanto-klubo estis tuj refondita en januaro 1990. En julio 2003 en la urbo okazis Internacia kongreso de Universala Medicina Esperanto-Asocio (UMEA).
En majo 2010 la loka Esperanto-klubo festis sian centjariĝon.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Oradea, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.