Nubo (aŭ Nubo.re) estis ŝatokupa kaj nekomerca retejo por esperantistoj kreita de Johannes Genberg el Svedio.
Ĝi estis malfermita je la 26-a de decembro 2018. La retejo estas (preskaŭ) ekskluzive en Esperanto. Nubo estas kreita en PHP per programo nomita Open Source Social Network (OSSN, Socia reto de Malfermita fonto). En novembro 2019 Nubo havis pli ol 600 membrojn. En la fino de oktobro 2020 la retejo estis fermita kaj anstataŭigita per MiaVivo.net, fare de la kreinto de Nubo.
Nubo | |
---|---|
interkona retejo | |
Retadreso | nubo.re |
Kategorio | Interkona retejo |
Lingvo(j) | Esperanto |
En Nubo oni povis afiŝi simile al Facebook, kaj oni bezonis konton por vidi la enhavojn. Oni povis alŝuti kaj montri bildojn, montri videojn (uzante ekzemple YouTube), alŝuti dosierojn, krei grupojn, legi kaj skribi en forumo, blogi, krei eventojn kaj krei komercajn paĝojn.
Nubo ne vendis aŭ uzis la informojn de siaj uzantoj. Anstataŭe, Nubo pluekzistis nur per donacoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Nubo.re, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.