La ĉefpaĝo estas la enirpaĝo de retejo.
Ĝi kutime enhavas kaj skize prezentas la plej gravajn informojn de la tuta retpaĝaro. Ĝi estas tiu paĝo, kiu aŭtomate malfermiĝas kiam oni tajpas la retadreson de retejo sen detaligi apartan subpaĝon.
En sistemoj, kiuj baziĝas sur UNIX, la ĉefpaĝo devige havu la nomon index. Estas permesataj pluraj finaĵoj - la plej kutimaj estas index.htm, index.html kaj index.php.
En la unuaj jaroj de interreto oni ankaŭ uzis la vorton "hejmpaĝo", paŭsado de la angla home page, kiu tamen ŝajnas esti nenial preferinda al la pli esperanteca "ĉefpaĝo". Krome, dum en pluraj nacilingvoj la ekvivalento de "ĉefpaĝo" ankaŭ priskribas la komencan paĝon kiu aŭtomate malfermiĝas ĉe ŝaltado de retumilo, en Esperanto tiu paĝo nomiĝas "eka paĝo" (tiel estas, ekzemple, en la esperantigo de Fajrfokso).
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Ĉefpaĝo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.