Fajlilo estas ilo por fajli — disigi facan tavolon de materialo per frotado per speciala malglata faco de la fajlilo.
Fajlilo | |
---|---|
Fajliloj | |
Klasifiko | serurista instrumentaro |
Tipoj | plata fajlilo, kvadrata fajlilo, ronda fajlilo, duonronda fajlilo, triangula fajlilo |
Uzata por | disigo de faca tavolo de materialo |
La malglata faco de la fajlilo estas kutime farata per du kruciĝantaj aroj de sulkoj. Fajlilo estas kutime farita el malmola ŝtalo kaj aldone plimalmoligita per hardado.
Formoj de fajliloj estadas diversaj — plata, kvadrata, ronda, duonronda, triangula, ktp. Ankaŭ ekzistas kruda, delikata, delikatega fajliloj.
Normala fajlilo havas longon ĉirkaŭ 30 ... 40 cm kaj dikon ĉirkaŭ 5 ... 15 mm. Ankaŭ ekzistas fajliletoj kun longo ĉirkaŭ 15 cm aŭ malpli kaj diko ĉirkaŭ 3 ... 4 mm.
Simila aĵo (kun akraj, tranĉaj elstaraĵoj pli altaj ol ĉe fajlilo) estas la raspilo, uzata ekz. por legomoj.
Laŭ Francisko Azorín fajli estas Glatigi metalon, lignon, k.c., skrapante per tipa ilo. Kaj li aldonas teknikajn terminojn kiaj fajlilo, por ilo provizita de pikiletoj aŭ strietoj por frotadi objekton celante ĝin glatigi; kaj fajlaĵo, por deskrapaĵoj devenantaj de la fajlado.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Fajlilo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.