Koko: Birdospecio

Koko: Priskribo, Konduto, Reproduktado Por aliaj uzoj, vidu la paĝon Koko (apartigilo).

Koko (Gallus gallus domesticus) estas birdospecio kiu apartenas al la familio de fazanedoj kaj estas la plej konata ano de la genro Gallus, kiu enhavas ankaŭ la verdan kokon (Gallus varius) kaj malmultajn aliajn speciojn.

Koko
Koko: Priskribo, Konduto, Reproduktado
Paro de gekokoj (masklo maldekstre kaj ino dekstre)
Biologia klasado
Domanio: Eŭkariotoj Eukaryota
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Tipaj kokoj Gallus
Specio: Gallus gallus
Koko: Priskribo, Konduto, Reproduktado
Diversaj specioj
Koko: Priskribo, Konduto, Reproduktado

Ĝi estas bredata tradicie fare de homoj kiel kortbirdaro en multaj rasoj pro akiro de la viando kaj la ovoj. Kiel dombesto, ekzistas multaj specoj kun multegaj diversaj koloroj, formoj kaj specifoj. Nuntempe en Eŭropo ekzistas pli ol 180 konataj rasoj. En la tuta mondo ekzistas ankoraŭ multe pli da rasoj. Ĝi estas la plej multnombra birdospecio de la planedo, ĉar oni ĉirkaŭkalkulas, ke ĝi superas la 13 000 milionoj da ekzempleroj.

Ankaŭ la ovkoloroj varias, ekzistas ekzemple blankaj, brunaj, verdaj, ruĝaj kokinaj ovoj. Entreprenoj produktantaj viandaĵojn aŭ ovojn uzas plej ofte hibridajn rasojn. En Germanio ekzistas ĉirkaŭ 44 milionoj da kokinoj por produkti ovojn.

Tiu birdospecio estas ĉiomanĝanto kaj partikulare insektomanĝanto. Ties averaĝa vivodaŭro troviĝas inter 5 kaj 10 jaroj, depende de la raso.

Priskribo

Koko: Priskribo, Konduto, Reproduktado 
Kapo de virkoko.

Koko estas inter 1,5 kaj 5 kilogramojn peza, depende de raso kaj sekso. Je sama raso, la virkoko estas ĝis 1 kilogramo pli peza ol la kokino. Ekzistas ankaŭ koketoj (nankokoj) kiuj estas nur inter 500 kaj 1200 gramojn pezaj. Virkokoj kaj kokinoj montriĝas kiel evidenta ekzemplo de seksa dimorfismo, kaj eblas distingi ambaŭ seksojn per simpla vido. Maskloj estas pli grandaj, ĉirkaŭ 50 cm longaj kaj pezaj ĝis 4 kg. Kokinoj estas pli malgrandaj. Ili estas nur ĝis 40 cm longaj kaj apenaŭ atingas 2 kg de pezo. Ili havas malpli allogan kaj malpli rimarkindan koloraron. Ankaŭ ties kapaj karnecaj forunkloj estas multe malpli elstaraj.

Specifa signo estas la ruĝa kresto, kiu povas esti diversforma. La kresto de la virkoko estas pli granda ol tiu de la kokino, kaj ĝi estas interpretata kiel simbolo de hegemonio. Krome estas loboj pendantaj ambaŭflanke de la bekobazo. La virkoko havas serpforman voston, komponita de malhelaj plumoj grandaj kaj kurvaj kiuj brilas blue, purpure aŭ verde sub lumo (irizeco). Ambaŭflanke de la kapo estas du blankaj makuloj sub la orelareoj.

La videbla parto de la gambo, fakte la piedo, estas plej ofte senpluma. Sed ekzistas ankaŭ rasoj kun plumohavaj piedoj. Tri piedfingroj estas direktitaj antaŭen, la kvara malantaŭen. Kelkaj rasoj havas kvin piedfingroj, t.e. du direktitaj malantaŭen.

Plenkreskaj virkokoj havas ergoton kreskintan super la malantaŭa piedfingro, kiu utilas kiel armilo dum atakoj. Ĉe maljunaj bestoj tiuj ergotoj povas iĝi relative longaj kaj pintaj.

La forta "kokeriko" utilas kiel sona markaĵo de la teritorio. Plej ofte la virkoko blekas eksunleviĝe, tagmeze kaj vespere. Ĉe la romianoj la kokobleko estis tempoindiko, tiel ili nomis "gallicinum" la mezon inter noktomezo kaj sunleviĝo. Sed koko povas bleki je iu ajn momento. Ĝis hodiaŭ oni organizas kokoblek-konkursojn. En tradiciaj kulturo kaj literaturo la kokeriko estis uzata kiel indikilo de la ektagiĝo; ekde la industria revolucio tiu rolo estis anstataŭe plenumita per la vekhorloĝo.

Konduto

Koko: Priskribo, Konduto, Reproduktado 
Blanka koko kvarmonata.

Temas pri birdoj nature gregemaj, kiuj estis perdintaj grandan parton de la flugkapablo pro la artefarita selektado fare de la homa estaĵo. La ruĝa natura koko bone flugas, al pli alta loko por serĉi sekurecon kaj fuĝi el eventualaj predantoj, kvankam ĝi estas ofte vidata ankaŭ fluganta al altaj branĉoj de arboj por ripozo. Kvankam hejmaj ekzempleroj preskaŭ neniam flugas, tiuj breditaj en duon-libero flugas al altaĵoj por pasigi la nokton. La hejmaj kokoj povas iĝi teritoriemaj kaj violentemaj ĉe kelkaj rasoj, kvankam kutime ili estas bonaj maskotoj, facile aldomigitaj pere de nutrado el mano.

Ili posedas socian sistemon tre karakteran kun hierarkia ordo kiu ekas post nur unu semajno de vivo, kaj kiu post sep semajnoj jam estas komplete starigita. Estas dominanta virkoko, kiu regas super ĉiuj aliaj en la grupo. La kokinoj havas hierarkian ordon sendependan kaj ne eniras en la dominado de virseksaj kokoj. La fizika montro de dominado konsistas en la levigo de vosto kaj kapo. La submeto montriĝas male, tio estas per mallevigo de vosto kaj kapo, kaŭre kaj klinigante la kapon flanken. La kokinoj sentas sin sekuraj sub la dominado de virkoko, kaj defendos sin perforte nur se ili troviĝas malproksime de la dominanta virkoko. Se mortiĝas la dominanta virkoko, la sekvanta en la hierarkia ordo tuj sukcedas. La hierarkia ordo estas facile observebla kaj tre studita. En grupo de kokinoj ili bekumas al preferata manĝo laŭ preciza ordo, kiu foje estas markata per bekofrapado al subuloj. En ekstensiva kokobredado tiuj animaloj povas disvolvigi kanibalan konduton, ĉefe se ili vidas la ruĝan koloron ĉe vundo de alia kokino, la cetero bekofrapas ĝin ĝis okazigo de gravaj vundoj.

Kanto

Kantanta koko.

La koko produktas sonon nomita kanto, kokeriko, kantobleko (priskribita pere de onomatopeoj, sed diversaj laŭ la diversaj lingvoj kaj kulturoj, ĉu "kikirikI", "kokelkokeldU" ktp.), se li ne estas kastrita (kapono). La virkoko kantas dum la tuta tago, sed koncentras siajn kantojn en iaj periodoj de la tago, kiel sunleviĝo, por kio li estas programita genetike, tagmezo, vespermezo, kaj noktomezo, proksimume inter la tria kaj la kvina frumatene. Tiuj kantoj kaj aliaj esporadaj laŭlonge de la tuta tago, ekster la priskribitaj periodoj, utilas kiel teritoria defio al aliaj kokoj, por allogi proksimajn kokinojn kaj kiel alarmosignalo ĝenerale. Tio povas rilati ankaŭ al tumulto, ĝenado aŭ simila okazaĵo ĉirkaŭa. Tamen ankaŭ pri sono de tipo violenta aŭ alarma.

La virkoko elsendas ankaŭ aliajn sonojn, tiuj pli similaj al tiuj de la kokinoj, nome klukado, kun ofta onomatopeo "klo-klo" aŭ "kokO", kio koincidas kun la nomo de la birdogenro. Tiu sono estas elsendita ĉefe kiam li intencas fekundi kokinon, aŭ kiam li trovis manĝon, por alvoki la ceteron de sia familio (al kio ĉiuj alvenas kurege). Tiu sono estas pli trankvila kaj familiara.

Rimarkindas ke tiu konduto estas multe pli ofta ĉe kamparanaj kokoj, tio estas, duonliberaj, sed la kanto estas elsendita ĉiam.

Reproduktado

La reprodukta sezono ekas en printempo kaj pluas ĝis la somero, kun la celo ke la kokidoj naskiĝu sub la somera varmo.

Kovado kaj generado

Koko: Priskribo, Konduto, Reproduktado 
La ovoj povas havi diversajn nuancojn depende de la raso.

La kokinoj nature ovodemetas ĉiutage dum kelkaj tagoj (inter 8 kaj 10) po unu ovon en kiu disvolviĝas la embrio, kaj kovas ĝin ĝis la eloviĝo, havigante varmon kaj rotaciante ties pozicion (dum 21 tagoj). Kovanta kokino estas tiu kiu ĉesas ovodemeti por koncentriĝi en kovado kaj protektado de ovoj kaj idoj.

La embrio nutras sin el la ovoflavo, kiu penetras en ĝia interno tra la umbiliko. Post la unua tago la cirkula sistemo jam funkcias ene de la ovo, kaj la kapo ekformiĝas. Post la kvina tago formiĝas la seksaj organoj, post la dektria ekkalciiĝas la skeleto uzante la kalcion de la ovoŝelo, kaj post 21 tagoj la kokido jam estas komplete disvolvigita por ekrompi la ovoŝelon, kio povas daŭri el 10 al 20 horoj. La kokino klukos kiam aŭdos ke la kokidoj pepos por instigi iin eliri el la ovoŝelo.

Ĉar ne ĉiuj idoj eloviĝas samtempe, la patrino dum du tagoj plukovas ekde la naskiĝo de la unua de la kokidoj, kiuj elĉerpas la nutraĵojn de la ovoflavo kiujn ili absorbis antaŭ naskiĝi. Post 2 ĝis 4 semajnoj la kokidoj jam havas plumojn, kaj post 8 semajnoj jam havas plenkreskan plumaron. Post 8 al 10 semajnoj ili estas elpelitaj de la grupo fare de iliaj patrinoj por ke ili formu propran grupon aŭ aliĝu al alia jam formita. Post kvin monatoj ili atingas seksan maturecon, kaj normale la maskloj atingas ĝin antaŭe.

Bredado

Originoj

Koko: Priskribo, Konduto, Reproduktado 
Ruĝa virkoko.

Galliformes, nome ordo de birdoj al kiuj apartenas kokoj, estas rekte ligita al la survivado de birdoj kiam ĉiuj aliaj dinosaŭroj formortis. Akvo- aŭ grundo-loĝantaj birdoj, similaj al la nuntempaj perdrikoj, survivis post la Kretacea-terciara evento kiu mortigis ĉiujn arbo-loĝantajn birdojn kaj dinosaŭrojn. Kelkaj el tiuj evoluciis al la modernaj kokoformaj, el kiuj aldomigitaj kokoj estis la ĉefa modelo. Ili descendis ĉefe el la Ruĝa koko (Gallus gallus) kaj estas science klasitaj kiel la sama specio. Tiel, aldomigitaj kokoj povas kaj ja libere faras interreproduktigon kun populacioj de Ruĝa koko. Poste okazis ankaŭ hibridigo de aldomigitaj kokoj kun individuoj de la specioj Griza koko, Srilanka koko kaj Verda koko kaj almenaŭ, geno por flava haŭto estis aligita en aldomigitaj birdoj tra hibridigo kun la Griza koko (G. sonneratii). En studo publikigita en 2020, oni trovis, ke kokoj kunhavas inter 71% kaj 79% de sia genomo kun la Ruĝa koko, kun periodo de aldomigo datita el antaŭ 8 000 jaroj.

Koko: Priskribo, Konduto, Reproduktado 
Ruĝa kokino en Barato.

La tradicia konsidero estas ke kokoj estis por la unua fojo aldomigita por kokluktado en Azio, Afriko kaj Eŭropo. En lastaj jardekoj, estis nombraj genetikaj studoj por klarigi la originojn. Laŭ unu el tiuj fruaj studoj, unusola aldomiga afero kiu okazis en tio kio nun estas Tajlando rezultis en la nuntempaj kokoj kun minoraj transiroj kiuj separis la modernajn rasojn. Tamen, poste oni trovis, ke tiu studo estis bazita sur nekompleta informaro, kaj ĵusaj studoj indikis al multaj patrinflankaj originoj, kun kladoj trovitaj en Ameriko, Eŭropo, Mezoriento kaj Afriko, originintaj el la Hinda subkontinento, kie okazis granda nombro de unikaj haplotipoj. La ruĝa koko, konata kiel bambukoko en multaj sodorientaziaj lingvoj, estas bone adaptita por ekhavi avantaĝon el ampleksaj kvantojn de semoj produktitaj dum la fino de la mult-jardeka bambusema ciklo, por akceli sian propran reproduktadon. Por aldomigo de kokoj, homoj profitis ilian pretecon por fekunda reproduktado de la ruĝa koko se eksponita al grandaj kvantoj de manĝaĵoj.

Koko: Priskribo, Konduto, Reproduktado 
Ruĝaj gekokoj montrantaj evidentan seksan diformismon.

Restas kelkaj polemikoj pri la determinado de la tempok iam la kokoj estis aldomigitaj. Ĵusa molekula pruvaro akirita el tut-genoma studo publikigita en 2020 montris, ke la kokoj estis aldomigitaj antaŭ 8 000 jaroj. Tamen, antaŭe oni supozis, ke ili estis aldomigitaj en Suda Ĉinio en 6 000 a.K. baze sur paleoklimataj supozoj kio nun levis dubojn el alia studo kiu pridubas ĉu tiuj birdoj estis fakte la prauloj de la nuntempaj kokoj. La majoritato de la aldomigitaj kokoj de la tuta mondo plej verŝajne venas el la Harapa kulturo de la Indusa Valo. Finfine, la kokoj translokiĝis al la Tarim-baseno de Centra Azio. Ili atingis Eŭropon (Rumanio, Turkio, Grekio, Ukrainio) antaŭ la jaro 3 000 a.K.

La enkonduko en areojn de Okcidenta Eŭropo okazis multe poste, ĉirkaŭ la 1a jarmilo a.K. Fenicoj etendis kokojn laŭlonge de la marbordoj de Mediteraneo tiom for kiom ĝis Iberio. Bredado pliiĝis dum la Romia Imperio, kaj estis reduktita en la Mezepoko. Genetika sekvencado de kokostoj el arkeologiaj kuŝejoj en Eŭropo montris, ke en la Meza mezepoko kokoj iĝis malpli agresemaj kaj ekdemetis ovojn pli frue en la reprodukta sezono.

Koko: Priskribo, Konduto, Reproduktado 
Kokluktado en Bali, Indonezio, 1971.

Mezorientaj kokoj restas datitaj el iome pli frue ol la jaro 2 000 a.K., en Sirio; kokoj iris suden nur en la 1a jarmilo a.K. Ili atingis Egipton por celoj rilataj al kokluktado ĉirkaŭ la jaro 1 400 a.K., kaj iĝis amplekse bredataj nur en Ptolemea Egipto (ĉirkaŭ la jaro 300 a.K.). Oni konas malmulte pri la enkonduko de kokoj en Afriko. Estis dum la Helenisma periodo (4a-2a jarcentoj a.K.), en Suda Levantenio, kiam kokoj ekestis amplekse aldomigitaj por havigi manĝon. Tiu ŝanĝo okazis almenaŭ 100 jarojn antaŭ la aldomigo de kokoj estis disvastigita al la tuta Eŭropo.

Tri eblaj vojoj por la enkonduko de kokoj en Afriko estis uzitaj frue en la unua jarmilo p.K., nome unu tra la Egipta Nilvalo, dua tra la Orientafrika Rom-Greka aŭ Hindia komercvojo, kaj tria el Kartago kaj la Berberoj, tra Saharo. La plej fruaj konataj restaĵoj estas el Malio, Nubio, Orienta Marbordo kaj Suda Afriko kaj datas el la mezo de la unua jarmilo p.K.

Aldomigitaj kokoj en Ameriko antaŭ la kontakto kun eŭropanoj estas ankoraŭ diskutata, sed blu-bordaj kokoj, trovitaj nur en Ameriko kaj Azio, sugestas deveno el Azio por fruaj amerikaj kokoj.

Manko de informoj el Tajlando, Rusio, la Hinda subkontinento, Sudorienta Azio kaj Sub-Sahara Afriko malfacilas la certigon de klara mapo por la disvastigo de aldomigitaj kokoj en tiuj areoj; pli bona priskribo kaj genetika analizo de lokaj rasoj minacataj de formorto povus helpi en la esplorado en tiu afero.

Sudameriko

Koko: Priskribo, Konduto, Reproduktado 
Kokluktado en Meksiko, ĉirkaŭ 1913.

Rara variaĵo de koko kiu havas siajn originojn en Sudameriko estas la "araucana" [araŭKAna], bredata en suda Ĉilio fare de Mapuĉoj. "Araucana", kelkaj el kiuj estas senvostaj kaj kelkaj havas plumtufojn ĉirkaŭ la orelareoj, demetas blu-verdajn ovojn. Delonge oni sugestis, ke ili estas antaŭaj al la alveno de eŭropaj kokoj alportitaj de la hispanoj kaj estus pruvaro de antaŭkolumbaj trans-Pacifikaj kontaktoj inter popoloj de Azio aŭ de Pacifiko, partikulare de Polinezianoj, kaj Sudameriko. En 2007, internacia teamo de esploristoj informis pri la rezultoj de analizoj de kokostoj trovitaj en la duoninsulo Arauco de la Provinco Arauco en sud-centra Ĉilio. Radikarbona datado sugestis, ke la kokoj estas antaŭkolumbaj, kaj analizo de DNA montris, ke ili estas rilataj al prahistoriaj populacioj de kokoj en Polinezio. Tiuj rezultoj ŝajne konfirmis, ke la kokoj venas el Polinezio kaj ke estis trans-Pacifikaj kontaktoj inter Polinezio kaj Sudameriko antaŭ la alveno de Kolumbo al Ameriko.

Koko: Priskribo, Konduto, Reproduktado 
Sudĉilia raso "araucana" [araŭKAna] aŭ "gallina mapuche" (mapuĉa kokino) montranta rarajn oreltufojn.

Tamen, posta informo pri tiuj samaj specimenoj konkludis jene:

Publikigita, ŝajne antaŭ-kolumbia, ĉilia specimeno kaj ses antaŭ-eŭropaj polineziaj specimenoj grupiĝas kun la samaj eŭrop/hindisubkontinent/sudorientaziaj sekvencoj, kio jam ne plu havigas subtenon por polinezia enkonduko de kokoj al Sudameriko. Kontraste, sekvencoj el du arkeologiaj lokoj de Paskinsulo grupiĝas kun malofta haplogrupo el Indonezio, Japanio kaj Ĉinio kaj povas reprezenti genetikan subskribon de frua polinezia disigo. Modelado de la potenciala markarbona kontribuado al la ĉilia arkeologia specimeno starigas pliajn dubojn al postuloj por antaŭ-kolumbaj kokoj, kaj definitiva pruvaro postulos pluajn analizojn de antikvaj DNA sekvencoj kaj radikarbona kaj stabila izotopa informaro el arkeologiaj elofsaĵoj kaj en Ĉilio kaj en Polinezio.

La debato por kaj malpor polinezia deveno de la sudamerikaj kokoj pluis per tiu artikolo de 2014 kaj postaj reagoj en PNAS.

Farmado

Koko: Priskribo, Konduto, Reproduktado 
Elkaĝigita kokino, kvin tagojn post liberigo. Notu la palan kreston - la kresto povas esti indikilo de sano aŭ bonfarto.

Pli ol 50 mil milionoj da kokoj estas bredataj ĉiujare kiel fonto de viando (kokaĵo) kaj de ovoj. Nur en Usono, pli ol 8 mil milionoj da kokoj estas buĉataj ĉiujare por akiri viandon, kaj pli ol 300 milionoj da kokoj estas bredataj por ovoproduktado.

La plej majoritato de kokoj estas bredataj en "farmofabrikoj". Laŭ la Instituto Worldwatch, 74 procento de la tutmonda kokoviando kaj 68 procento de ovoj estas produktitaj tiel. Alternativo al la intensiva kokofarmado estas la kokobredado en libera spaco, kiel la kokoj povas esti nutrataj duone de la bredistoj duone per si mem kaj povas libere vagadi subĉiele laŭ sia kutimo kaj tiel eviti la suferon kaj malsanojn okazigitaj de enormaj kaĝaroj, kie ili nek povas moviĝi nek povas nature vivi.

La kontrasto inter tiuj ĉefaj metodoj de kokobredado rezultis en dumlongaj polemikoj pri etika konsumado. Opoziciantoj de la intensiva farmado argumentas, ke tiu damaĝas la medion, kreas sanriskojn al homoj kaj konsistas en malhumana traktado al dombestoj. Defendantoj de la intensiva farmado diras, ke tre efikaj produktosistemoj ŝparas ter- kaj manĝo-rimedojn kio permesas pliigi la produktivecon, kaj ke la animaloj estas bone zorgataj en kontrolitaj instalaĵoj. La rezulto estas, ke ĝenerale en la mondo estas tri tipoj de konsumantoj kaj de konsumebloj en la merkato. Unuflanke restas loĝantaro proksima al ruraj areoj, kiuj povas aŭ produkti siajn proprajn kokojn en natura maniero aŭ akiri ilin rekte el najbaroj; kaj duaflanke en la samaj superbazaroj estas aĉeteblaj du tipoj de produktoj: tiuj produktitaj en industriaj kaĝofabrikoj (pli malmultekostaj) kaj tiuj produktitaj en pli favoraj vivkondiĉoj (pli multekostaj).

Por viando

Koko: Priskribo, Konduto, Reproduktado 
Industria kokejo kun malfermaj flankoj por pli favoraj kondiĉoj por bredado de viandokokoj.

Kokoj nature vivas ses aŭ pliajn jarojn, sed viandorasoj tipe atingas buĉograndon post ses semajnoj; tiu estas ilia vivodaŭro. Libere bredita raso atingas buĉograndon post dek kvar semajnoj.

Por ovoj

Totale, nur Unuiĝinta Reĝlando konsumas pli ol 34 milionojn da ovoj tage. Kelkaj kokintipoj povas produkti ĉirkaŭ 300 ovojn jare, kaj "la plej alte konfirmita proporcio de ovodemetado estas 371 ovoj en 364 tagoj". Post 12 monatoj de ovodemetado, la industria kapablo de la ovodemetado de la kokino ekmalpliiĝas ĝis la punkto en kiu la kokino estas komerce maltaŭga. Kokinoj, aparte tiuj el kaĝaraj sistemoj, estas foje malsanaj aŭ estis perdintaj gravajn kvantojn de siaj plumoj, kaj ilia vivodaŭro estas reduktita el ĉirkaŭ sep jaroj al malpli ol du jaroj. En UR kaj Eŭropo, ovodemetintaj kokinoj estas poste buĉataj kaj uzataj en procezitaj manĝaĵoj aŭ venditaj kiel "supokokoj". En kelkaj aliaj landoj, kokinoj foje suferas devigitan mudon, nome senplumigo pere de malsato kaj soifo dum 7-14 tagoj, anstataŭ buĉadon, por stimuli pluan ovodemetadon. Tiu fitraktado okazigas pezoperdon de 25 ĝis 35%, kaj tio povas daŭri ĝis 28 tagoj sub eksperimentaj kondiĉoj. Tio kaŭzas, ke la kokino perdu siajn plumojn, sed ankaŭ restimulas ovo-produktadon. Kelkaj kokinoj povas esti devigitaj mudi plurajn fojojn. En 2003, pli ol 75% de ĉiuj kokinoj estis devigitaj mudi en Usono.

La ĉefa nuntempa speco de bredejo por ovproduktado estas kaĝbaterioj, grandaj aroj de identaj kaĝoj aranĝitaj en vicoj kaj kolonoj. Unu aŭ kelkaj kokinoj estas metitaj en ĉiu kaĝo. Kaĝbaterioj estas kritikataj de porbestaj organizoj kiel suferigaj pro tio, ke la kokinoj apenaŭ havas spacon por moviĝi kaj devas stari dum sia tuta vivo sur malmolaj, piedotranĉaj dratoj. En la unuaj jardekoj de la 21-a jarcento, kampanjoj kontraŭ kaĝbaterioj atingis, ke pluraj entreprenoj kaj registaroj limigu aŭ malpermesu ilin. La alternativo preferata de la industrio estas birdejoj, domoj ene de kiuj la kokinoj estas tenataj, sed sen kaĝoj. Ankaŭ birdejoj devigas kokinojn vivi tre dense (en Eŭropo oni permesas densecojn ĝis 9 bestoj en kvadrata metro, kaj la loĝantaro de unu birdejo povas estis dekoj da miloj).

Kulture

Koko kaj kokino estas simbolo de multaj aferoj. Koko estas nacia besto de Francio kaj Portugalio pro malsamaj kialoj.

En malnova greka mitologio, koko estis ligita al dio Asklepio; Platono diras, ke Sokrato, tuj antaŭ la morto, petis al siaj disĉiploj ke ili oferu kokon al Asklepio, ĉar lia morto estis sendolora.

Por kristanoj, la kvar evangelioj rikoltas la profetecon de Jesuo kiam li anoncis, ke Petro perfidos lin trifoje antaŭ la virkoka kokeriko (tio estas antaŭ la noktofino), kaj fakte tio okazis pro timo estis rekonata kiel sekvanto de Jesuo, dum ties persekutado. Kiam Petro aŭdis la kokerikon, memoris la profetecon kaj ploris. Tiel la apostolo aperas en bildoj kaj pentraĵoj foje akompanata de virkoko.

Koko: Priskribo, Konduto, Reproduktado 
Koko de Barcelos.

En nordhispana urbo Santo Domingo de la Calzada estas populara la legendo de la "miraklo de la virkoko kaj la kokino", kiu rakontas, ke la fondinto Domingo García pruvis la senkulpecon de pilgrimanto akuzita erare pro morto kiam li flugigis kokinon kiu jam estis rostita sur telero. Memore al tio en la loka katedralo estas viva paro de gekokoj kaj famas la diraĵo «En Santo Domingo de la Calzada, donde cantó la gallina después de asada» (En Santo Domingo de la Calzada, kie kantis la kokino estante rostita). Simila miraklo estas populara ankaŭ en Barcelos, Portugalio.

"La orova kokino" (Ὄρνις χρυσοτόκος) estas fablo atribuita al la antikvgrega fablisto Ezopo. En Francio Jean de La Fontaine verkis version en la 17-a jarcento; En Hispanio Félix María Samaniego verkis alian version en la 18-a jarcento. En ĉiuj versioj, farmistoj trafas, ke ilia kokino demetas ovojn el oro. Ili malpaciencas kaj mortigas la kokinon por atingi la oron kiu supozeble estas en la interno de la kokino: erare. Tiam ili konstatas sian eraron kaj la punon pro sia avaremo.

Ĝis la 17-a jarcento, kokinoj kaj ovoj estis uzataj kiel mono en Brazilo.

Koko: Priskribo, Konduto, Reproduktado 
Gaŭla virkoko triumfe pinte de Monumento al soldatoj kaj maristoj de Charente-Inférieure konstruita ĉe La Rochelle en 1913.

En la hispana lingvo la vorto por kokino, nome "gallina", estas uzata kiel insulto, partikulare kontraŭ viroj, signifanta "malkuraĝulon", dum la vorto por virkoko, nome "gallo", estas uzata kiel insulteto signifanta "kvereleman, fanfaronon". Dum la 20-a jarcento en tradiciaj kinejoj la supra etaĝo, destinita al malriĉaj, malluksaj, malkomfortaj sidlokoj, estis nomita "gallinero", tio estas, kokejo.

En multaj rakontoj de diversaj epokoj kaj landoj la komenco estas markita en la komenco de la tago per la virkoka kokeriko. Tiun rolon ludos poste ekzemple en filmoj la vekhorloĝo; en usonaj filmoj holivudaj la radio kiu anoncas la horon kaj la veteron kiu estos dum la tago. La virkoka kokeriko estas ofte la unua bildokadro en rakonto de bildoliteraturo. Tiucele, ĝi malfermas ekzemple la poemon "Romanco pri la nigra tristo" en Cigana Romancaro de Federico García Lorca jene:

Koko: Priskribo, Konduto, Reproduktado 
 Pikaj bekoj de la kokoj/serĉe al aŭroro fosas, 

El coronel no tiene quien le escriba (Neniu por skribi al la kolonelo) estas novelo publikigita de la verkisto kolombia Gabriel García Márquez en 1961. La malriĉa protagonisto atendas konfirmon pri sia pensiiĝo, dum la ununura enspezofonta espero estas luktokoko, heredita el lia mortinta filo, kiun la kolonelo bredis hejme dum kelkaj monatoj. Fakte la paro dediĉas al la koko siajn malmultajn eblojn, dum ili malsatas. Alia eblo estas vendi la kokon al riĉulo.

Proverbo

Ekzistas pluraj proverboj pri koko/kokino en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili:

  • Koko: Priskribo, Konduto, Reproduktado 
     Al feliĉulo eĉ koko donas ovojn. 
  • Koko: Priskribo, Konduto, Reproduktado 
     Koko krias fiere, sed ne danĝere. 
  • Koko: Priskribo, Konduto, Reproduktado 
     Eĉ blinda kokino povas trovi grajnon. 
  • Koko: Priskribo, Konduto, Reproduktado 
     Ovo kokinon ne instruas. 

Bildaro

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

En la germana:

En angla:

En hispana:



Koko: Priskribo, Konduto, Reproduktado 

Tags:

Koko PriskriboKoko KondutoKoko ReproduktadoKoko BredadoKoko KultureKoko ProverboKoko BildaroKoko ReferencojKoko Vidu ankaŭKoko Eksteraj ligilojKoko

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

FacebookProfesioMonda loĝantaroErpornoFormala parolmanieroLászló GötzCDATAMia najbaro TotoroJidoștinaPetinInstrumenta muzikoSanta Clara-Sabóia (stacidomo)Natura lingvoPlatonoUsonoAnuketBarreiras (mikroregiono)Tutmonda Pridogana OrganizoOrașu Nou-ViiNysaGustave EiffelNicolas PoussinContactTuřMarso (planedo)30-a de marto17-a de septembroAnatomie d'une chuteBaratoSomera tempoCifereca objekta identigiloEsperantujoTitoloBelorusioCharles Schwab CorporationBørsenFelix EpsteinDoctor Esperanto and the Language of HopeBruna fazeoloLatina lingvoJambolListo de sendependaj ŝtatojNovjorkoEnnio MorriconeOkcidenta arbutoNikotinoUnuiĝinta ReĝlandoNational ReviewEksterdistrikta urboHonduroJohann Rudolf Wettstein (1594-1666)VikinovaĵojThe Home DepotLudoŜafgrifoMarie-AntoinetteScienca literaturoLernejo16-a de apriloPortițaAndrea KerekesUrinadoDioRacșa-ViiNeforgesuminoKerojIslama ŜtatoMarbatalo (ludo)MatematikoNATO🡆 More