Friedrich Karl Forberg: Germana filozofo

Friedrich Karl FORBERG (latine: Forbergius naskiĝinta la 30-an de aprilo 1770 en Meuselwitz, mortinta la 1-an de januaro 1848 en Hildburghausen) estis germana filozofo kaj filologo.

Friedrich Karl Forberg
Persona informo
Friedrich Karl Forberg
Naskiĝo 30-an de aŭgusto 1770 (1770-08-30)
en Meuselwitz
Morto 1-an de januaro 1848 (1848-01-01) (77-jaraĝa)
en Hildburghausen
Lingvoj latinagermana vd
Ŝtataneco Saksio-Altenburg vd
Profesio
Okupo bibliotekistofilozofo • universitata instruisto • klasikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
Friedrich Karl Forberg: Vivo, Graveco, Verkoj
Friedrich Karl Forberg: Vivo, Graveco, Verkoj
vdr
Friedrich Karl Forberg: Vivo, Graveco, Verkoj
Bildo de Édouard-Henri Avril por la forberg-a verko De figuris Veneris

Vivo

Estante filo de protestatisma paroĥestro iĝis disĉiplo de Ernst Platner en Lepsiko kaj poste de Karl Leonhard Reinhold en Jena. Inter aprilo kaj septembro 1791 li vojaĝis kun mit Franz Paul von Herbert al Klagenfurt de kie li sendis kelkajn leterojn al Reinhold, kiuj atestas la simpation de karintianoj pri la Franca Revolucio. La simpatiulo de Immanuel Kant krome raportis pri junaj damoj klagenfurtaj kiuj bindigis la Kant-eldonojn laŭ la modelo de preĝolibroj por havi interesan legadon inter la diservoj kaj pri anoj de katolikaj pastreckandidatoj kiuj partoprenis liajn prelegojn.

Inter 1792 kaj 1796 Forberg docentis pri filozofio ĉe la Universitato de Jena, kie li antaŭ ĉio havis prelegojn pri etiko, antropologio kaj kritika filozofio. Ĉar li ne povas nur de la docentado perlabori vivon sian li laboris inter 1794 kaj 1796 en komisia ekldonejo kun la libristo Christian Ernst Gabler, kie li publikigs i.a. la skribaĵojn de Johann Gottlieb Fichte. Je la fino de oktobro 1796 li publikigis Fragmente aus meinen Papieren, kiuj permesis enrigardojn interesajn inter la ŝanĝoj de la filozofiaj fokusoj en Jena pro Karl Leonhard Reinhold kajJohann Gottlieb Fichte. Ĉar ambaŭ laboroj finance ne sufiĉis li forlasis la urbon en somero 1796 intencante iri al Svislando al Johann Heinrich Pestalozzi. Kiam oni ofertis al li okaze de travojaĝo en 1797 en Saalfeld (Saale) la postenon de viclernejestro ĉe la liceo li jese akceptis. Kiam la lernejestro pro amafero fuĝis oni jam proponis al Forberg la karieron de direktoreco. Sed pro liaj konvinkoj filozofiaj kaj pedagogiaj prokrasto de du jaroj necesis. En 1798 Forberg startigis ateismon kverelon, kiam li publikgis en la gazeto "Philosophisches Journal" de Friedrich Immanuel Niethammer kaj Fichte la eseon Entwickelung des Begriffs der Religion; Fichte defendis ĝin postparole. Por Forberg estas religio praktika kredo kvazaŭ antaŭkondiĉo de morala agado. Tiu ĉi kredo nur konsistus el la volego ke la bono en la mondo venku. La ekzisto de Dio estas por Forberg, post la kritiko de Immanuel Kant koncerne la koneblecon pri la ekzisto de Dio, malfundamentigebla nek per revelacio nek per teoria pensado. Sekve temus pri simpla supozotaĵo en la servo de morala filozofio. Teologio samas religifilozofion, por Forberg.

Post fiasko per siaj kant-aj ideoj enlerneje kaj la forprenado de infanoj el la lernejo fare de koleraj gepatroj li estis inter 1801 kaj 1807 duka oficisto en Koburgo kie li okupiĝis pri lernejaj reformoj. En januaro 1806 pro napoleongloriga artikolo ĉe Coburger Wochenblatt ekflamiĝis kverelo inter li kaj la landa registaro. Konfiskitis la eldono kaj cenzurigitis. Tamen Forberg estiĝis en marto de la sama jaro sekreta kancelierkonsilisto en aferoj ekleziaj kaj lernejaj. Ekde 1807 li transprenis la inspektadon de la Kortega biblioteko koburga kiun li tute novordigis. Ekde 1820 li ankaŭ nomumitis observanto de la Dukaj kuprogravuraĵkolekto kaj de monera kabineto por kiuj li liveris novajn katalogojn.

En 1824 li eldonis la libron Hermaphroditus de Antonio Beccadelli, verkon de erotika literaturo de renesanco al kiu li aldonis kvazaŭ interpretonte la skribitaĵon De figuris Veneris. Tiu ĉi latinlingva manlibro de klasika erotologio kolektis kaj lasigis antikvajn kaj fru-novepokajn teksterojn priskribantajn la multfacion de seksa sinteno en tono tre realisma. Temas do pri fundamenta verko de seksologio. En 1827 Forberg iris al Hildburghausen kie li dungitis kiel eksterorda adjunkto polica. En 1829 li retiriĝis kun granda pensio. En 1840 aperis membiografio lia Lebenslauf eines Verschollenen.

Graveco

Estante kritika iluministo, kiu neniam forlasis la kant-econ en la tempo de Fichte, Forberg ofte en filozofihistorio maljuste taksatas disĉiplo de Fichte. Inverse, li atakis en 1797 Fichte-on ĉe Briefe über die neueste Philosophie. Fritz Mauthner eĉ konsideris lin - koncerne la religian liberigon - la ununuran veran disĉiplon de Kant.

Verkoj

  • (anonime:) Fragmente aus meinen Papieren, Jena 1796
  • Briefe über die neueste Philosophie. Ĉe: Philosoph. Journal 6. Bd., 1. H., (1797), p. 44–88 u. 7. Bd., 4. H., (1797)
  • Entwickelung des Begriffs der Religion. Ĉe: Philosoph. Journal 8. Bd., 1. H. (1798), p. 21–46
  • Werner Röhr: Appellation an das Publikum… Dokumente zum Atheismusstreit um Fichte, Forberg, Niethammer. Jena 1798/|99, Leipzig 1987
  • (anonime:) Lebenslauf eines Verschollenen, Hildburghausen u. Meiningen 1840
  • Antonii Panormitae Hermaphroditus, Coburg 1824
  • Friedrich Karl Forberg: Manual of Classical Erotology (De Figuris Veneris) [1884], lat./angl., Honolulu 2003
  • Friedrich Karl Forberg: Manuel d’érotologie classique (De Figuris Veneris) [1906], franca traduko kun ilustraĵoj de Paul Avril; postaj eldonoj kun postparoloj de Pascal Pia [1959], ankaŭ en Parizo 1995.
  • Antonio Panormita: Hermaphroditus mit Apophoreta von Friedrich Carl Forbers [1908], eldonis kaj komentis Wolfram Körner kaj Steffen Dietzsch, Leipzig 1986
  • Friedrich Karl Forberg: De figuris Veneris (Manuale di erotologia classica), latina teksto, itala antaŭparolo, Catania: Libreria Tirelli di F. Guaitolini 1928
  • Friedrich Karl Forberg: Klassische Liebesspiele/Wollust in den Villen Roms, tradukis kaj eldonis Johanna Fürstauer, Konstanz 1969
  • Friedrich Karl Forberg: Manual de erótica clássica, eldonis Luis Parra kaj José M. Ruiz. Madrid 2007.

Referencoj

Literaturo

  • Wilhelm Baum (Hrsg.): Weimar – Jena – Klagenfurt. Der Herbertkreis und das Geistesleben Kärntens im Zeitalter der französischen Revolution. Kärntner Druck- u. Verlags-Gep., Klagenfurt 1989, ISBN 3-85391-083-1
  • Wilhelm Baum: Der Klagenfurter Herbert-Kreis zwischen Aufklärung und Romantik. Ĉe: Revue Internationale de Philosophie 197, (1996), p. 483–514.
  • Manfred Frank: Friedrich Karl Forberg – Porträt eines vergessenen Kommilitonen des Novalip. Ĉe: Athenäum. Jahrbuch für Romantik 6 (1996), p. 9–46.
  • Manfred Frank: „Unendliche Annäherung.“ Die Anfänge der philosophischen Frühromantik. Suhrkamp, Frankfurt a. M. 1997, ISBN 3-51828-928-4, p. 623–661.
  • Guido Naschert: Friedrich Karl Forberg. En: Biographisch-Bibliographisches Kirchenlexikon (BBKL). Volumo 32, Bautz, Nordhausen 2011, ISBN 978-3-88309-615-5.
  • Guido Naschert: Fichtes Jenaer Verleger. Friedrich Karl Forbergs Kompagnie mit Christian Ernst Gabler und das schwierige Geschäft mit der Revolution. Ĉe: Christine Haug, Franziska Mayer u. Winfried Schröder (Hrsg.): Geheimliteratur und Geheimbuchhandel in Europa im 18. Jahrhundert. Harrassowitz, Wiesbaden 2011, p. 127–155.
  • Peter Struck: Zwei Briefe Friedrich Carl Forbergs aus dem Jahr 1794. Ĉe: Jahrbuch der Coburger Landesstiftunĝ' (1994), p. 45–60.
  • Peter Struck: Friedrich Carl Forberg. Wer steuerte die Zeitungsblätter aus verschiedenen deutschen Städten zu Forbergs „Klatschrosen“ bei? LEIBNIZ-Bücherwarte, Bad Münder am Deister, 2007. ISBN 978-3-925237-21-8.
  • Günther E. Thüry: Der Coburger Gelehrte Friedrich Karl Forberg (1770–1848) und die Erforschung der antiken Sexualgeschichte. Ĉe: Jahrbuch der Coburger Landesstiftunĝ' 55 (2010/2011), p. 71–86.

Eksteraj ligiloj

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Friedrich Karl Forberg en la germana Vikipedio.

Tags:

Friedrich Karl Forberg VivoFriedrich Karl Forberg GravecoFriedrich Karl Forberg VerkojFriedrich Karl Forberg ReferencojFriedrich Karl Forberg LiteraturoFriedrich Karl Forberg Eksteraj ligilojFriedrich Karl Forberg1-a de januaro1770184830-a de apriloGermanioHildburghausenMeuselwitz

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Manĝejoj en TjumenoEjakuloPuba monto11-a de decembroMartoFranca lingvoRevolucio de la DiantojJapanioTransilvanioAl-ŜababIsrael-hamasa milito de 2023Santiago do CacémKonvencio pri la prevento kaj puno de genocidoĈefpaĝoDua MondmilitoFrancisco de GoyaArnulf RainerIsraeloJosif StalinMiličín1744KuboAzioHispanioNational ReviewEnzimoMoresnet neŭtralaFrandzado1228InterretoBlua GlobetoAlandoWayback MachinePornhubPekkaEŭropa identecoTTTSesimbraSennacieca Asocio TutmondaUzbekioVijay MallyaSword Art OnlineDante AlighieriIndustria revolucioPandemio de KOVIM-19RusioKlaĉoUniversala Kongreso de EsperantoGermanioNapo1-UndekenoSan-FranciskoProvinco SaŭhaĝListen to WikipediaEdukoTertremoPubviloMorgenthau-planoKonvertiĝo de PaŭloOpera (retumilo)PapoSeksa pozicioKontraŭvirusiloIstanbuloOrgioEsperanta alfabetoVikimedia KomunejoInternacia Fonetika AlfabetoAlila karbonatoAbasida Kaliflando🡆 More