Achille MOTTEAU (naskiĝis en Francio en 1836, mortis la 3-an de marto 1906 en Londono) estis franca angliĝinta presisto kaj esperantisto, kiu aŭtoris diversajn literaturajn verkojn en franca lingvo.
Achille Motteau | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Esperantisto 6266 |
Naskiĝo | 1836 |
Morto | 3-an de marto 1906 en Londono |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • presisto • vortaristo |
Motteau unue estis Volapükisto, ĝis kiam li esperantistiĝis en 1901. Li fondis Esperanto-grupon en Forest Gate kaj verkis la duan muzikon por la poemo La Espero. En 1904 li aŭtoris siaepoke vaste uzatan vortaron Esperanto-anglan.
Motteau estis nomumita de Zamenhof membro de la unua (ĝis 1906 ankoraŭ provizora) Lingva Komitato. Kelkfoje, li uzis la pseŭdonimon "Esperantisto 6266".
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Achille Motteau, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.