Judoj

Judoj (hebree יְהוּדִים, jehudim, origine signifante jehudaidoj kaj poste judujanoj), aŭ hebreoj en la tradicia, zamenhofa uzo, estas etnoreligia grupo kaj nacio devenanta de la izraelidoj kaj aliaj antikvaj hebreoj de la historiaj Izraelujo kaj Judujo.

hebrea lingvoangla lingvorusa lingvofranca lingvojidojudhispana lingvo • jud-araba lingvaro • judaj lingvoj • Biblia Hebrea lingvoaramea lingvojudismo

La judaj etno, nacio, kaj religio estas forte interligitaj, ĉar judismo estas la etna religio de la juda popolo, kvankam ĝia observado fare de judoj varias de strikta observado ĝis kompleta neobservado.

Judoj
יהודים (Jehudim)
etnoreligia gruponaciopopolo
Ŝemidoj • teisto
Ŝemidoj
Suma populacio
14606000
Ŝtatoj kun signifa populacio
Judoj Israelo 5 309 000
Judoj Usono 5 275 000
Judoj Francio 492 000
Judoj Kanado 373 000
Judoj Britio 297 000
Judoj Rusio 228 000
Judoj Germanio 200 000
Judoj Argentino 184 000
Judoj Aŭstralio 103 000
Judoj Brazilo 96 000
Judoj Hungario 90 000
Judoj Ukrainio 80 000
Judoj Sud-Afriko 72 000
Judoj Belorusio 67 000
Judoj Meksiko 40 000
Judoj Belgio 31 200
Judoj Nederlando 30 000
Judoj Italio 28 600
Judoj Etiopio 26 200
Judoj Ĉilio 20 700
Judoj Urugvajo 18 000
Judoj Svedio 18 000
Judoj Turkio 17 800
Judoj Hispanio 12 000
Judoj Irano 10 800
Judoj Aŭstrio 9 000
Judoj Azerbajĝano 6 800
Judoj Danio 6 400
Lingvo(j)

Historiaj judaj lingvoj:
hebrea lingvo, jida, ladino
Sanktaj lingvoj:
hebrea lingvo kaj aramea lingvo
Dominaj lingvoj:

La patrinlingvon de la judoj en diasporo karakterize influis: angla lingvo, hebrea lingvo, jida lingvo kaj rusa lingvo
Religio
judismo
Judoj
vdr

Judoj estas ofte dividataj laŭ mezepokaj lokoj de diasporaj komunumoj kun koresponde apartaj ritoj, kutimoj, kaj prononcoj de la hebrea:

La plimulto de genetikaj studoj montras, ke aŝkenazoj, italkoj, mizraĥoj, romaniotoj, kaj sefardoj estas pli parencaj unu al la aliaj ol al siaj najbaraj popoloj. Ekzemple, ajna aŝkenaza judo el Pollando estas pli parenca al iraka judo ol al nejuda polo. Tio konfirmas la tradician historian opinion, laŭ kiu judoj estas praidoj de tiuj, kiuj estis ekzilitaj el la regno Judujo post militaj malvenkoj kontraŭ la okupantaj romianoj. Ajna aŝkenazo kaj ajna sefardo, italko aŭ romanioto estas eĉ parencaj je nivelo de kvara aŭ kvina kuzo, kaj ankaŭ proksime parencaj al ajna mizraĥo.Antisemitismo kaj la juda demando en la 19-a jarcento tamen kondukas al tio, ke multaj eŭropaj judoj ekasertis la malon, ke ili estas "eŭropanoj kun hebrea religio"; la nova reformisma judismo iĝis unu el la plej aktivaj asertantoj de tiu vidpunkto.

En la jaro 2000 dise tra la mondo vivis 13 milionoj da judoj: 5800 mil en Usono (44%), 4847 mil en Israelo (37%), 600 mil en Francio (5%), 550 mil en Rusio kaj 400 mil en Ukrainio, inter aliaj. Do 81% el judoj nun loĝas en du nacioj: Usono kaj Israelo. Novjorko mem havas 1750 mil judojn. Sed tio estas moderna fenomeno: antaŭ 1930, Ukrainio, Germanio, Pollando kaj Litovio havis grandajn nombrojn de judoj. Dum la Dua Mondmilito, Hitlero murdis du trionojn de la judoj de Eŭropo. Nun Germanio havas nur 100 mil judojn (2005). En 1939 estis 16.7 milionoj da judoj.

Kaj la kristanismo kaj la islamo havas radikojn en la juda religio. Kvankam ili estas gento malgranda kaj ofte senlanda, la judoj estas gento profunde influa. Tamen, oni devas konscii, ke multaj el la famaj figuroj, kiujn oni komune identigas kiel judoj, ne apartenis al la religio kaj ne vidis sin mem kiel judoj (Spinozo, Markso, Lev Trockij) kaj ofte ne estis edukitaj en la juda religio kaj tradicioj (Markso, Trockij).

Kiu estas judo?

La preciza difino de "judo" estas afero tre politika kaj polemika. Ekster la judismo, kaj ofte ankaŭ inter ĝiaj praktikantoj, oni ofte uzas la vorton "judo" celante "praktikanton de la Judismo". Kelkaj ortodoksaj rabenoj faras distingon inter "Israelido" (ano de la gento) kaj "judo" (praktikanto de la ortodoksa judismo). Eĉ pli konflikte, ortodoksaj judoj, reformistaj judoj, konservativaj judoj kaj nereligiaj judoj havas malsamajn kriteriojn pri aparteno al la juda gento.

Por la reformistoj en Usono kaj pluraj aliaj landoj, judo estas tiu, kiu aŭ (a) havas almenaŭ unu judan patron aŭ patrinon, havis judan edukon, kaj ne konvertiĝis al alia religio, aŭ (b) konvertiĝis al judismo, kaj ne rekonvertiĝis al alia religio.

Por la ortodoksuloj, judo estas tiu, kiu aŭ (a) estis naskita el Judino, aŭ (b) konvertiĝis al ortodoksa judismo. (En tiu ĉi sistemo, la unuaj judoj estas tiuj, kiuj ricevis la revelacion en Sinajo). Laŭ la ortodoksuloj, ne estas maniero foriri el la judismo; judo restas judo, eĉ se li sekvas alian religion.

En Usono, nereligiaj judoj ĝenerale sekvas la reformistan vidpunkton; la konservativa judismo havas oficialan pozicion similan al la ortodoksa, sed almenaŭ du trionoj de ĝiaj praktikantoj havas personan pozicion iom similan al la reformista. Nereligiaj judoj (kaj ne judoj) en Israelo kaj Eŭropo ofte sekvas la ortodoksan pozicion.

Ĉiu, kiu havas almenaŭ unu geavon, kiu (a) estis agnoskita kiel juda laŭ la ortodoksa vidpunkto, kaj (b) ne praktikis alian religion, rajtas migri al Israelo; tamen tiuj, kiuj ne estas agnoskitaj kiel judoj de la ortodoksuloj estas registritaj kiel ne-judoj en Israelo, kaj, ekz., ne rajtas edz(in)iĝi al judoj ene de la ŝtato, aŭ esti enterigitaj en la plejmulto de tombejoj, inkluzive de armeaj tombejoj - krom aliaj malavantaĝoj.

Juda kulturo

Juda kuirarto rilatas al la kuiradaj tradicioj de la juda popolo en la mondo. Ĝi evoluis dum multaj jarcentoj, formitaj de judaj dietaj leĝoj (koŝero), judaj festotagoj kaj ŝabata tradicio. La juda kuirarto estas influita de la ekonomio, agrikulturo kaj kuirarta tradicio de la multaj landoj kie judaj komunumoj ekloĝis kaj varias multe tra la tuta mondo.

En Israelo

Judoj  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Israelaj judoj.

La juda loĝantaro en Israelo estas komponata de ĉiuj judaj diasporaj komunumoj, kiel Aŝkenazaj judoj, Sefardaj judoj, Mizrahaj judoj, Beta Israel, Koĉinaj judoj kaj Bene Israel (el Barato), Karaismaj judoj, kaj multaj aliaj grupoj. La komunumo de israelaj judoj montras ampleksan gamon de judaj kulturaj tradicioj, same kiel enhavas la tutan spektron de religiaj praktikoj, el la ĥaredaj komunumoj ĝis la "hilonaj" nereligiaj judaj komunumoj kiuj vivas en nereligia vivostilo. Inter la juda loĝantaro, ĉirkaŭ 25% el la lernejanoj kaj ĉirkaŭ 35% el la ĵusnaskitoj estas de miksa praularo kaj Aŝkenaza kaj Sefarda/Mizraha deveno, kio pliiĝas je 0.5% ĉiujare. Ĉirkaŭ la 50% el la juda loĝantaro estas de almenaŭ parta Sefarda/Mizraha deveno.

Resto de la juda kaj moriska loĝantaroj post la forpeloj de ambaŭ etnoj el Iberio

La tradicia historioscienco proklamis, ke en Hispanio kunvivis tri etnoj aŭ kulturoj ĝis 1492, kiam la Katolikaj Gereĝoj forpelis la judojn kaj krome finis la militojn de rekonkero de la Iberia Duoninsulo kaj komencis la iom-post-ioman forpelon de moriskoj. Tiele oni parolis kaj parolas pri ĉirkaŭ 400,000 sefardoj, el kiuj oni forpelis ĉirkaŭ la duonon, krom la lastaj centoj da miloj de moriskoj forpelotaj en 1609. Tiele la hispanaj etno, kulturo kaj popolo estus unika.

Tamen la ĵusaj studoj pri kromosomoj pruvas alion, nome ke la demografio estis ege influata de la konverto, same kiel de la forpelo. Tiele ĉirkaŭ 20 % (do, kvinono) de la nuna iberia loĝantaro estus devena el sefardoj kaj simila 11 % el nordafrikanoj. La genetika analizado de la popolaj migradoj eblas, se tiuj popoloj devenas el malsimilaj kaj malproksimaj lokoj, kiel okazas kun sefardoj (Palestino aŭ Israelo) kaj hispanaraboj (Nordafriko). Oni analizas la kromosomon “Y”, kiun oni transsendas tra patra linio kaj kiu ne malaperas tra jarmiloj.

Teamo de sciencistoj britaj, hispanaj, portugalaj, francaj kaj israelaj analizis pruvomontraĵon de 1,140 homoj de la Iberia Duoninsulo (plus Balearoj) kaj trovis la menciitajn procentaĵojn (11 kaj 20), kiuj pruvas altan averaĝon de konvertoj, ĉu volaj ĉu nevolaj. La rezulto aperis en la prestiĝa revuo American Jounal of Human Genetics.

Tiele la historio de la loĝantaro de la Iberia Duoninsulo klariĝas. La Ĝibraltara markolo neniam estis barilo inter ambaŭ loĝantaroj de unu flanko kaj alia. La unua historia trapaso okazis en 711, kiam komencis la islama invado (ĉirkaŭ 10,000 aŭ 15,000 nordafrikanoj, araboj kaj berberoj). Tio aldoniĝis al ĉirkaŭ 7 aŭ 8 milionoj da tiamaj hispanoj kaj ĉirkaŭ 200,000 visigotoj de la hegemoniaj klaso kaj etno. La judoj tiam jam estis tie ekde la romia epoko. Nune oni supozas, ke estas ĉirkaŭ 2 milionoj da sefardoj tutmonde, sed nur en Iberio estas ĉirkaŭ 8 milionoj da sefardodevenuloj.

Alia kurioza informo el la ĵusa pristudo estas, ke ne estas nordosuda limo en la demografia divido de la moriska heredo, sed okcidentorienta. Tio estas, la proporcio de moriska demografia heredo estas pli alta norde kaj okcidente (ekzemple en Galegio -20 %- kaj Ekstremaduro) ol oriente (Katalunio kaj Pireneoj). Tamen en Andaluzio la procentaĵo estas malalta, kie certe okazis pli draste la forpelo de 1609. La sefarda heredo estas pli homogena, sed ankaŭ malalta en nordoriento kaj Katalunio.

Juda organizado

La Centra konsilio de la judoj en Germanio - germane Zentralrat der Juden in Deutschland - en la formo de korporacio sub publika juro estas la plej granda tegmenta organizo de judaj komunumoj kaj regionaj unuiĝoj en Germanio kaj ilia politika reprezentilo. Ĝi estis fondita la 19-an de julio 1950 en Frankfurto ĉe Majno kaj estas bazita en Berlino ekde 1999.

Judoj en Esperanto

Marjorie Boulton, en sia mikspota libro Faktoj kaj fantazioj, dediĉas ties 47an ĉapitron "Fabelo de la judoj" al komentoj pri judoj ĝenerale kaj pri kelkaj elstaraj judoj partikulare; poste ŝi rakontas la fabelon pri la magia ringo.

Referencoj

Bildaro


Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Tags:

Judoj Kiu estas judo?Judoj Juda kulturoJudoj En IsraeloJudoj Resto de la juda kaj moriska loĝantaroj post la forpeloj de ambaŭ etnoj el IberioJudoj Juda organizadoJudoj en EsperantoJudoj ReferencojJudoj BildaroJudoj Vidu ankaŭJudoj Eksteraj ligilojJudojEtnoEtnoreligia grupoHebrea lingvoHebreojIzraela reĝlandoIzraelidojJehudaJudismoJudujoNacioReligioZamenhof

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Fluganta SpagetmonstroEsperantomovadoAcetatoKumberlandoBatanojŜaltiloNordrejn-VestfalioKiproAlternativa rokmuzikoVikicitaroAbudabioXXXMalneta enlanda produktoKohtla-JärveBaĥmutoEemshavenFurfurila merkaptanoAŭgusta puĉoPininfarinaNATOListen to WikipediaVikipedio en EsperantoBatmanAntaŭludo (sekseco)NodulariaAmerika blanka ibisoKaraĉioIsraeloKritzendorfLibera scioEsperantoIntelekta malkapabloKantono Morgan (Okcidenta Virginio)Krea KomunaĵoInvado de Rusio en Ukrainion (2022)DAU'IAKomunista Partio de SovetunioHistorias impúdicasIĥtiman20202024Klasika antikvecoItala Kongreso de EsperantoKatedralo de PisaPrivacy BadgerSaranskoKreismoNajroboUsona Komisiono pri Valorpaperoj kaj InterŝanĝojMonda heredaĵo de UneskoListo de kodoj de ISO 639-1Brno26-a de majoLeviloEŭropa UnioAnurojPlanlingvoAĵmanoEsperanto-muzikoMcDonnell Douglas F-15 EagleRumanioEsperanto kaj Libera ScioTTT-legilo🡆 More