Narmado aŭ Narmada-Rivero ( nagarie : नर्मदा, Guĝarate : નર્મદા ), ankaŭ nomata Reva estas rivero en centra Barato kaj la kvina plej granda rivero en la hinda subkontinento.
Narmado | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 1 315 km |
Fluo | |
Geografio | |
Landoj | Barato |
Regionoj | Maharaŝtro |
Ĝi konstituas la tradician limon inter Norda kaj Suda Barato kaj fluas okcidenten tra longo de 1 312 km antaŭ sia enfluado en Kambej-Golfon de Araba Maro okcidente de Bharuch, urbo en Guĝarato . Estas unu el nur tri gravaj hind-subkontinentaj riveroj kiuj fluas de oriente ĝis okcidente kune kun Tapti-Rivero kaj Mahi-Rivero. Estas la sola rivero en Barato kiu troviĝas en riftaj valoj fluante okcidenten inter Satpura-Montaro kaj Vindhya-Montaro. Tapti-Rivero kaj Mahi-Rivero ankaŭ fluas tra riftaj valoj sed inter malsamaj montaroj. Ĝi fluas tra la subŝtatoj de Madhja-Pradeŝo ( 1 077 km ), Maharaŝtro, ( 74 km ), tiam 35 km je la limo inter Madhja-Pradeŝo kaj Maharaŝtro kaj ( 39 km ) je la limo inter Madhja-Pradeŝo kaj Guĝarato kaj en tiu ĉi ( 161 km ) .
La Periplus Maris Erythraei ( ĉirkaŭ 80 Komuna Erao ) nomis ĝin Nammadus , kaj la brit-hinda nomo estis Nerbudda aŭ Narbada . Narmadā estas sanskrita vorto kiu signifas "la Donanton de Plezuro" .
Ninai (hinda lingvo: नीनाई; elparolata kiel ninai, ne ninaj) aŭ Ninaighat estas akvofaloj en la taluka Dediapada (administra ento inter distrikto kaj municipo) de distrikto Narmado en la hinda ŝtato Guĝarato. La akvofaloj estas partetoj de Narmada-Rivero.
Weir, Shelagh. The Gonds of Central India: The Material Culture of the Gonds of Chhindwara District, Madhya Pradesh. London: British Museum, 1973
74° 54′ Oriento / 22.08 °N, 74.9 °O
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Narmado, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.