Youssef Hindi naskiĝinta la 11-an de februaro 1985, estas franca eseisto.
Li verkis plurajn librojn kaj estas konata pro siaj verkoj pri la mesiaj devenoj de la cionismo kaj de la strategio de la Kontraŭstaro inter Civilizacioj.
Youssef Hindi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de februaro 1985 (39-jaraĝa) en Maroko |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | eseisto |
Li devenas de maroka familio kiu alvenis en Francion komence de la 1990-aj jaroj, kie li lernis. Li eldonis en 2015 Occident et Islam (Okcidento kaj Islamo), volumo 1a, pri fontoj kaj mesiaj genezoj de la cionismo kie li disvolvas originalan tezon pri la origino de la cionismo kiu laŭ li komencis en la 13-a jarcento.
En 2016, li eldonis Les Mythes fondateurs du Choc des civilisations, ou comment l’Islam est devenu l’ennemi de l’Occident (la fonditaj mitoj de kontraŭstaro inter civilizacioj aŭ kiel islamo iĝis la malamiko de Okcidento). Li malkonstruas la mitojn kiuj apogas la teorion de kontraŭstaro inter civilizacioj.
La saman jaron, li vojaĝis en Sirion kun Raphaël Berland, Jean-Michel Vernochet kaj la belga deputito Laurent Louis.
Li estas ideisto, ne materiisto. Li opinias ke ideologio gvidas agadojn de la homoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Youssef Hindi, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.