Ne konfuzu kun Somalio .
Somalilando | |
Detaloj | Detaloj |
Nacia himno: Samo ku waar | |
neagnoskita ŝtato • respubliko | |
---|---|
Bazaj informoj | |
Ĉefurbo | Hargejso |
Oficiala(j) lingvo(j) | somala lingvo, araba lingvo, angla lingvo |
Loĝantaro | 4 171 898 (2020) |
Horzono | UTC+03:00 |
Telefona kodo | +252 |
Plej alta punkto | Ŝimbiriso |
Politiko | |
Ŝtatestro | Muse Bihi Abdi |
Ekonomio | |
Valuto | Somalilanda ŝilingo |
Somalilando, oficiale la Respubliko Somalilando (somale: عرض السومال ; araba: أرض الصومال , Arḍ aṣ-Ṣūmāl), estas internacie konsiderata parto de Somalio en Afriko. La areo estis la brita protektorato de Brita Somalio ĝis 1960, kiam ĝi estis integrigita en la nova ŝtato de Somalio.
Ĝi estas memdeklarita ŝtato en Orientafriko kaj efike funkciis kiel plene sendependa ŝtato post la kolapso de la somala centra administracio ekde 1991, tamen estas oficiale agnoskita nur de Etiopio. La ĉefurbo estas Hargejso.
La lando situas laŭ marbordo de golfo de Adeno, ĝuste en korno de Afriko. Interne troviĝas 2000 metrojn altaj montoj.
Somalilando havas duĉambran parlamenton. La teritorion oni povas dividi en 6 regionoj:
Somalilando havas tropikan dezertan klimaton kun pluvsezono printempe. Ĉe la marbordo, la temperaturo povas atingi 42 ⁰ C en junio ĝis septembro, la averaĝa jara temperaturo estas inter 25 kaj 35 ⁰ C. Ĉe la altebenaĵoj, la temperaturo povas fali sub 0⁰ C.
La lando suferegas de sekeco sekve de la klimata ŝanĝo.
En la 19-a jarcento ĝi estis kolonio de Britio. Dum la 2-a mondmilito, Italio dum mallonga tempo ekhavis la kolonion. La lando sendependiĝis en 1960. Poste tuj ankaŭ la iam itala kolonio Somalio sendependiĝis kaj ili formis novan ŝtaton Somalia Respubliko. En 1991 komenciĝis intercivitana milito, sekve la iam Brita landoparto proklamis denove sendependiĝon.
Vidu Parlamento de Somalilando
Somalilando estis taksita en 2019 kiel la plej stabila en la regiono kaj faris pacajn elektojn. Movante la pacprocezon de loka nivelo, la lando sukcesis atingi internan stabilecon, male al la resto de Somalio kiu daŭre baraktas kontraŭ malstabileco, ĉefe pro la terrosisma grupo Al Ŝabab.
La Sveda Agentejo pri Migrado skribis en 2019, ke Somalio estas la plej stabila regiono en Somalio. Ekzistis funkcianta ekonomio, propra registaro, polico, jura sistemo kaj flago. Potenco ŝanĝiĝis per pacaj, ĝeneralaj elektoj. La ĉefaj sekureco-minacoj kiuj ekzistis estis la alta nivelo de krimo kaj la konfliktoj kun Mogadiŝo kaj Puntlando. La Unuiĝintaj Nacioj raportis en 2020 ke nur 1.2% de membroj de parlamento estis virinoj.
La BBC raportis en 2017, ke pli ol 97% de la loĝantaro voĉdonis por subteni la konstitucion adoptitan en 1997, en referendumo okazigita en 2001. La konstitucio celis konfirmi la memdeklaritan sendependecon de Somalio.
Male al Somalio, Somalilando estas libera kaj sufiĉe paca lando kie la terorisma grupo Al Ŝabab estas forte kontraŭbatalata.
En 2020, la lando faris paŝon direkte al rekono kiam Tajvano ekigis diplomatiajn rilatojn kun la lando.
La sendinto de Somalilando ĉe Eŭropa Unio raportas, ke ekzistas pli ol 30 universitatoj en Somalilando.
Laŭ Unuiĝintaj Nacioj (UN), duono de ĉiuj infanoj en Somalilando ne iras al lernejo, kio kontraŭas la celojn de Agendo 2030 por daŭripova evoluo. Laŭ la UN, estas bezono de edukado en la lando por pliigi ekonomian evoluon.
Kvankam alkoholo estas malpermesita, oni taksas ke 90% de ĉiuj viroj uzas la drogon kat laŭ raporto de Al Jazeera.
Precipe paŝtado. Sub la tero troviĝas nafto, tergaso, terkarbo, plumbo, oro, sulfuro apenaŭ eksplutata.
Troviĝas 2 flughavenoj, 3 havenoj kaj vojoj resume 5000 km-ojn longaj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Somalilando, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.