Terkarbo (aŭ ŝtonkarbo aŭ minkarbo aŭ pli simple karbo) estas plejparte minerala karbono, eltirata el la tera profundo por servi ĉefe kiel brulaĵo, kelkfoje ankaŭ kiel bazo por kemiaj procezoj.
Ĉi tiu artikolo temas pri solida fosilia brulaĵo. Por artefarita substanco produktita el ligno rigardu la paĝon Lignokarbo. Por terhistoria epoko legu la artikolon Karbonio. Por kemia elemento disponeblas la paĝo Karbono. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Karbo (apartigilo). |
Kiam oni bruligas ĝin kiel energiofonton, liberiĝas karbona dioksido, kio kontribuas al la forceja efiko kaj tiel al la tutmonda varmiĝo.
La vortoj "karbo" (brulaĵo aŭ fosilia aŭ laŭcele produktita el ĵus kreskiĝinta ligno), "karbonio" (terhistoria epoko kiam terkarbo formiĝis), kaj "karbono" (kemia elemento el kiu karbo plejparte konsistas) estas proksime parencaj kaj devenas el la latina vorto "carbō".
Terkarbo formiĝis dum la tuta terhistorio, sed plejparto (ca 90%) de la nuntempe konata aŭ lastatempe forbruligita karbo dum karbonia kaj permia tempo, antaŭ 360 Ma ĝis 250 Ma, do dum nur 2% de la terhistorio.
Terkarbo povas esti taksata kiel la ĉefa motoro de frua industriiĝo. Ĝi estis uzata por fiksitaj vapormaŝinoj, sekve por vaporlokomotivoj, elektrejoj, industria kaj doma hejtado, kemia industrio kaj pliaj celoj.
La ekde komenco evidenta malavantaĝo estas la densa kaj agresema fumo. Pro tio oni komencis konstrui altajn kamentubojn por teni la problemon fore de si mem. Tio malpli bone funkciis te ne eblis por vaporlokomotivoj, kaj la fumo ripete estis kaŭzo de kaj konfliktoj kaj sanodanĝeraj situacioj ekzemple en tuneloj. La ĉefa parto de la fumo estas nevidebla kaj senordora gaso karbona dioksido CO2, sed kunestas granda kvanto da pliaj substancoj kiel SO2 kiu kaŭzas acidan pluvon, kaj multaj aliaj, inkluzive malpezaj kaj radioaktivaj metaloj.
La terkarba industrio bone scias pri sia malbona reputacio. Por savi sin mem oni elpensis anglan terminon "clean coal", esperante "pura karbo". Forigi la toksajn substancojn el la fumo iomete eblas, sed ne eblas forigi la ĉefan parton CO2 kies formiĝo ellasas ĝuste la energion kiun oni volas havi. Ekzistas ideo pumpi la CO2 malsupren en la tero anstataŭ ellasi ĝin an la atmosfero. Ĉu tio estas longdaŭre taŭga solvo estas dubinde.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Terkarbo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.