La Ardenoj (france: Ardennes, valone: Årdene, nederlande: Ardennen) formas arbaroriĉan montetaron en orienta Belgio (la plej granda parto de Valonio), Norda Luksemburgo kaj malgranda parto en Francio.
La ardenoj etendiĝas de Francujo oriente de la Pariza Baseno tra Belgio kaj Luksemburgio ĝis Rejno en Germanujo. En norda Luksemburgio la montaro nomiĝas Oslingo kaj en Germanujo ĝi havas la nomon Ejfelo (Eifel). La plej altaj punktoj troviĝas en Schneeeifel ĉe la belga - germana landlimo apud la urbeto Prüm kaj Sankt-Vith.
Ardenoj | |||
---|---|---|---|
Historia regiono | |||
mezalta montaro [+] | |||
Lando | Belgio | ||
- koordinatoj | , 5° 40′ 0″ O 50.255.666666666666750° 15′ 0″ N, 5° 40′ 0″ O | ||
Plej alta punkto | Signal de Botrange [+] | ||
Areo | 76 422 km² (7 642 200 ha) [+] | ||
Ardenoj | |||
Vikimedia Komunejo: Ardennes [+] | |||
Ĝi estas okcidenta flankmontaro de masivo el ardezo al kiu apartenas la oriente de la Ardenoj situanta Ejfelmontaro en Germanio.
La Batalo de Ardenoj estis terura militagado kiu okazis inter la fino de la 1944 kaj komenco de 1945, kiam Nazia Germanio jam estis ekmalvenkanta en la Dua Mondmilito. La germanoj havis dekomencajn sukcesojn pro malpreparo de Aliancanoj, sed post multaj mortoj de ambaŭ flankoj, la usonanoj sukcesis retroirigi la germanan ofensivon. Estis ĉirkaŭ 15 000 mortoj de la flanko de germanoj kaj preskaŭ 20 000 de la flanko de usonanoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Ardenoj, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.