La nacia flago de Somalio (somale: Calanka Soomaaliya) estis adoptita la 12-an de oktobro 1954.
Ĝi estis dizajnita de Mohammed Awale Liban, kaj intencita servi kiel reprezenta flago de la tut-somaliaj teritorioj. Post la reunuigado de la Itala Somalio kaj Brita Somalilando, la flago estis uzita de la Somalia Demokratia Respubliko.
La flago konsistas el helblua koloro kun sola blanka stelo en la centro. La kvinpinta stelo reprezentas la kvin regionojn en la Korno de Afriko kie la somalia popolo historie loĝas: Ogadeno (ekde 1897 orienta regiono de Etiopio), la Nordorienta provinco de Kenjo, Ĝibutio, kaj la antaŭaj Itala Somalilando kaj Brita Somalilando. La helbluo estas simbolo de Hinda Oceano ĉe Somalio. Ĝi tre similas al la flago de Vjetnamio, temas pri la sama dizajno sed kun flava koloro.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Flago de Somalio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.