Popido: Konstruita sociolekto de Esperanto

Popido (la Popola Idiomo) estas variaĵo de Esperanto kreita de Manuel Halvelik (vera nomo, Kamiel Vanhulle), kun kromnomo Manuel Popido, kiu kreis ankaŭ Arcaicam Esperantom kaj Gavaro (do entute, tri sociolektoj).

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Halvelik ne vere volis krei novan internacian lingvon, sed provis doni al Esperanto la "esprimeblecon de iu dialekto", t.e. malpli prestiĝa variaĵo de la lingvo, kvazaŭ ĝi estus parolata de krudulo aŭ malklerulo.

Popido
idiomo
Esperanto
Denaskaj parolantoj verŝajne neniu
Fremdlingvo / dua lingvo por nekonata sed verŝajne ege malmulte
Skribo latina kun kelkaj aldonoj
Lingvistika klasifiko
Planlingvo
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en nenie
Reguligita de neniu
Lingvaj kodoj
Angla nomo Popido
Specimeno
Ni sjus naskiĵit liberas. Ni sjus vat nas propras pensês ed ides. Oni devat traktaj same ni sjus.
Popido: Diferencoj inter Esperanto kaj Popido, Specimenoj, Ceteraĵoj
Popido: Diferencoj inter Esperanto kaj Popido, Specimenoj, Ceteraĵoj
vdr

La aŭtoro decidis ne tro tuŝi la vortaron kaj la gramatikon. Tial plejparto el la ŝanĝoj rilatas al finaĵoj, vortetoj kaj tabelvortoj.

Diferencoj inter Esperanto kaj Popido

Literumado

  • Popido konservas la saman alfabeton krom "w", kiu anstataŭas "ŭ". Nova litero "ê" /ə/ (ŝvao) estas enkondukita.
  • Konsonantparoj KV, KZ kaj BS fariĝas respektive KW, GZ kaj PS (akwê, egzempl, apsolute). Kunmetado ne efiku je la skribmaniero.

Diferencoj rilate al la 16 Fundamentaj reguloj

1-regulo

Artikolo "la" fariĝas lo kaj plurale los (ne deklinaciebla).

2-regulo

Substantivoj perdas la finaĵon "o" sen apostrofado. Por belsoneco kiam estas vorto-fina konsonanto-sinsekvo malfacile prononcebla, oni povas aldoni "ê" ("patro" fariĝas patrêpatêr). Por formado de la multenombro oni aldonas "s". Akuzativo "n" ekzistas sed estas ne deviga ĉar la vortordo estas SVO (subjekto - verbo - objekto). Kiam vorto estas plurala kaj akuzativa, la akuzativa "n" antaŭeniras la pluralon (los ĉevalêns).

3-a regulo

Adjektivoj finiĝas per "a" (senŝanĝe). Multenombron kaj akuzativon oni formas kiel por substantivoj.

4-a regulo

Senŝanĝe krom unu, dek, cent, mil kaj miliono kiuj fariĝas respektive won, diks, ĉend, milje, miljun. Estas ne klare ĉu "miljun" estas nedeklinaciebla numeralo aŭ ĉu ĝi povas ricevi pluralon kaj/aŭ akuzativon.

5-a regulo

Pronomoj restas senŝanĝe krom "ili", kiu fariĝas zi (verŝajne el la angla "they" aŭ la germana "sie"). La duapersona singulara pronomo estas ĉiam ci; vi estas uzata sole plurale. La posesivaj adjektivoj estas jenaj: ma, ca, la, ŝa, ĝa, ona, na, va, za, sa.

6-a regulo

La verbaj finaĵoj estas aj, at, it, ot, ut, u (anstataŭ respektive "i", "as", "is", "os", "us", "u"). La participaj finaĵoj fariĝas and, ind, ond, ad, id, od.

    Ekzemple: li manĝat (li manĝas); ni venot (ni venos); zi sit trinkandas (ili estis trinkantaj; vidu sube koncerne la ŝanĝon de la verbo esti)

11-a regulo

Kunmetitajn vortojn oni formas kiel kutime jen sen kunliga vokalo, jen per streketo, jen per kunliga vokalo "ê".

Senŝanĝaj reguloj

  • 7, 8, 9, 10, 12, 13, 14, 15
  • La 16-a regulon oni ne vere bezonas ĉar plejparto el la substantivoj estas skribitaj senpere de finaĵo.

Aliaj gramatikaj diferencoj

  • Verboj "esti" kaj "havi" fariĝas pli mallongaj: saj kaj vaj.
    Ekzemple: mi sat (mi estas); zi vut (ili havus)
    "ki-" iĝas k
    "ti-" iĝas t
    "i-" iĝas hi
    "nen-" iĝas ni
    "ĉi-" iĝas sj
    alj- estas enkondukita kiel plenrajta kaj respondas al la neoficiala "ali"-serio de Esperanto.
    Finaĵoj ("-u", "-el", "-al","-es" ktp) restas senŝangaj.
    Ezemple: tu vir (tiu viro); sjes propraĵ (ĉies propraĵo); kus vars vendat-ci? (kiujn varojn vi vendas?)
  • Aŭ-vortoj malaperas: "antaŭ" fariĝas ante, "hieraŭ" farigas hiere ktp. Sed "aŭ" fariĝas o.
  • Por ne okazigi konfuzon, kelkaj sufiksoj estas modifitaj: -adz ("-ad"), -idj ("-id"), -iĵ ("-iĝ"), -indz ("-ind") kaj ("-ĉj").
  • Oni kiel eble plej ofte evitu mal-vortojn kiam ekzistas samsignifa neologismo (mava prefere ol malbona).
  • Oni uzu ĉu malpli ofte. Anstataŭe, oni kunligu verbon kun ĝia subjekto per streketo.
    Ekzemple: sciat-ci? (ĉu vi scias?)
  • Anstataŭ grek- aŭ latin-devenaj sciencaj vortoj, oni uzu kutimajn vortkunmetaĵojn (vivêsciencist anstataŭ "biologisto").
  • Propraj nomoj, krom pure Esperantaj (ekz: Rusio, Parizo, Afriko ktp), ne dekliniĝas aŭ deriviĝas.

Aliaj vortaj ŝanĝoj

Krom la ĉi-supre menciitaj ŝanĝoj, la jenaj vortoj ŝanĝiĝas:

  • bonvolu - mi petas: ples
  • ĉar: bikos
  • Fraŭlo - Fraŭlino: Mastrê - Mamzel
  • ĝis: til
  • jam: ŝon
  • jes: da
  • kaj: ed
  • ke: as
  • multe: muĉe
  • ne: nej
  • rapide: preste
  • sata: sjata (por ne konfuzi kun la verbo saj)
  • sed: mo
  • Sinjoro - Sinjorino: Sir - Sirin
  • tamen: toĥ
  • tre: muj
  • ve: laz
  • voto: vjoto (por ne konfuzi kun la verbo "vaj")

Ĉiu alia vorto el PIV estas senŝanga, krom la nemalhaveblaj ortografiaj ŝanĝoj.

Specimenoj

Popido: Diferencoj inter Esperanto kaj Popido, Specimenoj, Ceteraĵoj 
La Espero
    Lo esper
    Tiu traduko ne plene respektas la ritmon sed nur celas montri specimenon de Popido
    En lo mondên venit nova sent,
    Tra lo mond irat forta vok;
    Per flugils de facila vent
    Nun de lok flugu ĝi al lok.
    Nej al glav sangên soifanda
    Ĝi tirat lo homa famili:
    Al lo mond eterne militanda
    Ĝi promesat sankta harmoni.
    Sub lo sankta signê de lo esper
    Kolektiĵat pacas batalandês,
    Ed preste kreskat lo afer
    Per labor de los esperandês.
    Forte starat murs de jarmiljes (aŭ jarmiljeês)
    Inter los popols divididas;
    Mo dissaltot los opstinas bars, (PS anstataŭ BS)
    Per lo sankta am disbatidas.
    Sur newtrala lingva fundament,
    Komprenande won lo alia,
    Los popols farot en konsent
    Won granda rond familia.
    Na diligenta kolegar
    En labor paca nej laciĵot,
    Til lo bela sonĝ de lo homar
    Por eterna ben efektiviĵot.
    Na Patr, ku sat en lo ĉiel,
    sankta su Ca nom,
    venu Ca reĝec, su Ca vol,
    kel en lo ĉiel, tel anke sur lo ter.
    Donu al ni hodie na sjutaga pan
    ed pardonu al ni nas ŝuldês
    kel ni anke pardonat al nas ŝuldandês;
    nej konduku ni en tentên,
    mo liberigu ni el mav.
    Amen

Ceteraĵoj

En la libro pri Popido, estas kelkaj eraroj fare de la aŭtoro mem pri sia propra lingvo.

Li ankaŭ proponis Normlingva Esperanto, kio rilatus al la neceso realproprigi al Esperanto la literojn kiuj al ĝi "mankas" (y, w, x, q), celante plibone reprezenti la terminologion sciencan de deveno greko-latina. Per tiuj projektoj, li provis disigi la ĉiutagan Esperanton (Popidon) de la scienca Esperanto.

Referencoj

Tags:

Popido Diferencoj inter Esperanto kaj Popido SpecimenojPopido CeteraĵojPopido ReferencojPopido

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Fernão de MagalhãesAŭgusta puĉoHomo, ne koleru!ParizoVoĉo de UsonoSaksio-AnhaltoRivero Sankt-LaŭrencoImperijapana ŜiparmeoFundamenta KrestomatioWeb Open Font Format67085 Oppenheimer29-a de januaroChevrolet NivaLeono (Zodiako)Arcaĥa RespublikoSolsticoSvislandoVideoludiloInvado de Rusio en Ukrainion (2022)Klostra galerioRossellinoAbadíaSuperstiĉoMariano BarrosoYandexEl columpio5-a de decembro18-a de marto1586ISBNJapanioAngola Enlanda MilitoSigeberht (East Anglia)Saint-Ouen-l'AumôneRateniceSekvestranto (kemio)KomponistoOsnyListen to WikipediaUniversala Kongreso de EsperantoJosé Raúl CapablancaTeknologioCrocus CityStrutoformaj birdojMoskva provincoDuolingoKumberlandoAbánadesKomputila terminaloArcaicam EsperantomGregoria kalendaroRomia ImperioOrdeno de germanaj kavalirojKulturo31-a de januaroElizabeto la 2-a (Britio)BotevgradGavaroIslama ŜtatoEliseo SubielaĈeĥioNATOAmila trikloroacetatoŜnurbankalsonetoNunavutoPininfarinaHispanioCourdimancheLuno🡆 More