Regnestro aŭ ŝtatestro estas estro de la ŝtato.
Li/ŝi povas esti monarko (imperiestro, reĝo, princo, emiro...), prezidento (plej ofte; vidu: respubliko) elektita de la popolo aŭ de deputitoj en demokratioj, aŭ ĉefministro laŭ la konstitucio aŭ tradicio de tiu regno. Li/ŝi estas la hierarkie plej alta estro de iu regno.
Multaj ŝtatestroj nur reprezentas sian landon, neposendante efektivan povon (kiu estas ĉe la ĉefministro, ĝenerala sekretario aŭ kanceliero) kiel en Britio, Hungario aŭ Germanio; tiukaze lia nomo estas preskaŭ nekonata.
En aliaj landoj la ŝtatestro (prezidento) havas efektivan potencon, kiel en Usono, Rusio, Belorusio.
En landoj, kie la subŝtatoj nomiĝas ŝtatoj (ekzemple Usono, Meksiko, Brazilo, Birmo) la termino "ŝtatestro" ofte efektive signifas provincestron; ankaŭ la terminon "guberniestro" oni trovas en tiu ĉi situacio, pro la angla "governor". Eble subŝtatestro pli bonus tie.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Ŝtatestro, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.