Emiro (arabe أمير, amīr; en la persa, paŝtua kaj urdua : مير, mir) estas titolo de la reganto en islamaj landoj (arabe - 'estro, reganto, ordonanto').
Dum antaŭ-islama epoko (ĝis la 7-a jarcento) tiel nomiĝis militestroj, kaj poste - la provincestroj de Araba Kaliflando. Post la disfalo de la Kaliflando, la nomon de "emiro" portis lokaj sendependaj regantoj, kiuj efektivigadis ankaŭ spiritan povon.
Nuntempe, oni nomas emiroj reĝidojn de Sauda Arabio, ankaŭ la regantojn de Barejno, Kuvajto, Kataro kaj sep aliaj princlandoj, kiuj formas Unuiĝintajn Arabajn Emirlandojn.
Emirlando aŭ emirujo estas lando regata de emiro.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Emiro, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.