West Ham United (oficiale West Ham United Football Club) – neformale ankaŭ nomata The Irons aŭ The Hammers – estas futbalklubo en la eks-havena kaj historie laborista orienta urbocentra parto East End de Londono.
Ekde la jaro 1904 la unua vira teamo plenumas siajn hejmajn matĉojn en la stadiono Boleyn Ground, kiu havas lokon por 35 647 spektantoj kaj pro la nomo de tre proksima metro-stacio ankaŭ ofte nomatas "Upton Park". La 1-an de julio 2016 la teamo translokiĝos al la Olimpika Stadiono de Londono.
West Ham United | |||
---|---|---|---|
futbala klubo | |||
Kluba nomo | West Ham United Football Club | ||
Fondita | 1895 | ||
Stadiono | Boleyn Ground, kvartalo Upton Park, urbodistrikto Newham, Londono Olimpika Stadiono de Londono (ekde la 1-a de julio 2016) | ||
Kapacito | 35 647 (stadiono Boleyn Ground) 80 000 (ekde la 1-a de julio 2016) | ||
Prezidanto | Jason Wong | ||
Trejnisto | Sam Allardyce | ||
Ligo | unua angla ligo de futbalo (Premier League) | ||
2021/22 | 7-a pozicio | ||
| |||
La klubo fondiĝis en 1895 kiel fabrika sporta teamo de la ŝipfarejo kaj metalkonstruejo Thames Ironworks. La fabrikposedanto Arnold Hills estis aktiva kunfondinto kaj kunlabore kun la ĉeflaboristo Dave Taylor kaj la aliaj laboristoj forte subtenis la iniciaton. Komence la unua vira teamo konkuris en la orienta londona futbala ligo, poste en la suda ligo de la dua nacia divizio. Post kiam la klubo en 1900 transformiĝis al societo, ĝi ricevis la nomon „West Ham United“.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article West Ham United, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.