Vetero ĝenerale estas iaj variaj fenomenoj, kiu okazas en la atmosfero de planedo, en precizaj momento kaj loko.
Ĝi estas difinita per diversaj meteologiaj variabloj kiel la temperaturo, la premo, la vento, la sunradiado, la humideco kaj la precipitado. Ĉe Tero la esencaj veter-fenomenoj okazas en la malalta tavolo de nia atmosfero, nome la troposfero, nome la tavolo sub la stratosfero, estante la malsupra tavolo de la atmosfero kiu estas en kontakto kun la tera surfaco. Ege gravas diferencigi la konceptojn de vetero kaj klimato, kiu referencas al la averaĝaj atmosferaj kondiĉoj kiuj estas karakteroj de prciza loko aŭ areo. Tiujn averaĝojn oni ĉirkaŭkalkulas laŭ periodoj de kelkaj jardekoj. La scienco, kiu studas veteron kaj klimaton, estas konata kiel meteologio (aŭ meteorologio).
Vetero estu ĉi tie la konstanta ŝanĝiĝanta stato de la tera atmosfero kaj ankaŭ de la tersupraĵo. Tiuj ŝanĝiĝoj estas kaŭzata de internaj dinamikaj fortoj kaj de la suna energio (alfluo de radiado modifikata de ŝanĝiĝanta nubaro). En malvasta senco temas pri loka vetero ampleksanta nur kelkajn sekundojn aŭ minutojn kaj nur la spacon ĉirkaŭ la determinatan lokon kaj ĝis la horizonto, sed en vaste ampleksa senco temas pri tutmonda (globala) vetero kaj povus ampleksi eĉ multajn jarojn. Plej ofte temas pri relative mallongaj tempospacoj ampleksantaj ĉirkaŭ dek minutojn kaj loka ĉirkaŭaĵo, speciale se temas pri sinoptika observado de meteorologiaj oficiaj servoj.
La vetero estas pelita de aerpremo, la temperaturo kaj la diferencoj de humideco inter unu loko kaj alia. Tiuj diferencoj povas okazi pro la angulo de la suno sur ajna preciza loko, kiu varias laŭ latitudo el la tropikoj. La forta kontrasto de temperaturo inter la polusa aero kaj la tropika aero okazigas la atmosferan cirkuladon de plej granda skalo: la ĉelo de Hadley, la ĉelo de Ferrel, la ĉelo polusa kaj la ŝprucfluo. Sistemojn de vetero en la mezaj latitudoj, kiel la ciklonoj ekstertropikaj, okazigas nestabilaĵoj de la ŝprucfluo. Ĉar la akso de la Tero estas klina rilate al la orbita ebeno, la sunlumo venas laŭ diferencaj anguloj en la diversaj monatoj de la jaro. Sur la surfaco de la Tero, la temperaturoj normale varias jare inter ±40 °C. Laŭlonge de jarmiloj, ŝanĝoj en la orbito de la Tero povas rezulti en ŝanĝoj pri la kvanto kaj distribudo de la sunenergio ricevita de la Tero, tial influante la tutmondan klimaton, sed tio ne estus veteraj fenomenoj.
La diferencoj de temperaturo de la tera surfaco siavice okazigas premdiferencojn. La plej altaj altitudoj estas pli malvarmaj ol la malaltaj pro diferencoj en varmiĝo pro premo. La veterprognozo estas la aplikado de la scienco kaj de la teknologio por antaŭscii la staton de la atmosfero en la estonteco ĉe difinita loko. La sistemo ne estas preciza nek regula; malgrandaj ŝanĝoj en parto de la sistemo povas kreskiĝi kaj okazigi grandajn efikojn en la tuta sistemo; povas okazi ankaŭ neantaŭviditajn ŝanĝojn. Laŭlonge de la historio, ekzistis multaj homaj klopodoj por kontroli la veteron kaj ekzistas pruvaro, ke homaj aktivecoj kiel la agrikulturo kaj la industrio modifis la atmosferajn modelojn.
La vetero varias je tempo kaj loko kaj estas ege diverseca; ĝi havas eminentan rilaton por homa agado, vivado kaj laborado kaj planado. Ege esenca estas la ĉeesto aŭ neĉeesto de akvo kaj kondensignukleoj en la aero, ĉar ilia ĉeesto estas nepre necesa kondiĉo por kondensiĝ-procezoj. Kiel kondensignukleoj efikas ekzemple etaj substanceroj el fumoj aŭ NaCl-saleroj el maro ĵetitaj de vento aŭ egaj marondoj en la aeron. Ĉar la kondensiĝ- kaj sublimaci-procezoj liveras varmenergion - antaue nur latente/malkaŝe ekzistantan, tiaj procezoj gravas por dinamikaj ekstarigoj (generaj procezoj). Do la sistemo suno-tero kune kun la movado de la tero ĉirkaŭ la suno ene de unu jaro (vd. ekliptiko) kaj la rotacio de la tero mem ĉirkaŭ sia akso ene de uno tago (vd. tera akso) kaj la dekliniĝangulo de la tera akso verso la ĉirkaŭsuna orbitebeno (ĉ. 23°) ege determinas la variadon de la meteorologikaj elementoj. Ili havas markantajn osciladojn (multajfrekventajn ondojn, ondegojn kaj ondetojn), speciale tiajn, kiuj rilatas al tagnokt- kaj jar-periodojn.
La studo pri kiel funkcias la vetero en aliaj planedoj estis utilaj por kompreni ĝian funkciadon en la Tero. Fama loko en la Sunsistemo, estas la Granda Ruĝa Makulo, estas kontraŭciklona ŝtormo, kiu ekzistas ekde almenaŭ 300 jaroj. Tamen, la vetero ne limiĝas al planedaj korpoj. La korono de stelo perdiĝas konstante en la spaco, kreante tion kio esence estas tre maldika atmosfero tra la Sunsistemo. La transporto de amaso elpelita el la Suno estas konata kiel suna vento.
Preskaŭ la totalo de la sunenergio kiu generas ĉiujn atmosferajn ŝanĝojn devenas de la sunradiado, tio estas, de la sunradia energio. Sed la sunradioj ne varmigas rekte la atmosferan aeron pro la propreco de la aero pri la diatermancio kiu klarigas, ke la atmosfero permesas esti trapasata de la sunradioj praktike nevarmiĝante. Tiel la varmiĝo de la atmosfero pro la sunradiado estas nerekta: la sunradioj varmigas unue la litosferon (rapide) kaj la hidrosferon (pli malrapide ol la litosfero). Kiam kaj la litosfero kaj la hidrosfero estis varmiĝintaj, ili transigas tiun varmon al la atmosfero, la unua rapide kaj la dua pli lante, ĉio laŭ la procezo pri la varmiĝo de la litosfero kaj la hidrosfero nomita diatermancio. La foto de la delto de la rivero Amazono montrita tie dekstre estis farita dum la mateno. Se oni komparas ĝin kun simila bildo de la noktiĝo tiun saman tagon (tio eblas, ne per bildo de la videbla spektro, sed per bildo infraruĝa) oni vidas, ke la situacio ŝanĝiĝas, kaj aperas pli granda kondensiĝo sur la riveroj ol sur la tero.
Ĉar la akso de rotacio de la Tero estas klinita rilate al sia orbita ebenaĵo, la sunlumo venas laŭ diferencaj anguloj en diferencaj epokoj de la karo. En junio, la norda hemisfero estas klina al la Suno, pro kio en ajna latitudo de la norda hemisfero la sunlumo venas pli rekte en tiu loko ol en decembro. Tiu efiko rezultas en la diferenco de sezonoj. Dum miloj ĝis centoj da miloj de jaroj, la ŝanĝoj en la orbitaj parametroj de la Tero ŝanĝas la kvanton kaj distribuadon de la sunenergio ricevita de la Tero kaj influas en la klimato post iom da tempo. (Vidu artikolon Milankoviĉ-cikloj).
La neegala sunvarmiĝo (la formado de zonoj de gradaĵoj laŭ temperaturo kaj humideco aŭ frontogenezo) povas rilati ankaŭ al la vetero mem en formo de nubaro kaj precipitaĵo. La plej altaj altitudoj estas tipe pli malvarmaj ol la pli malaltaj altitudoj, kio estas la rezulto de surfaca temperaturo pli alta kaj de sunradia varmiĝo, kio okazigas la falon de la adiabatia indico. En kelkaj situacioj, la temperaturo pliiĝas laŭ la alteco. Tiun fenomenon oni konas kiel "renverso" kaj ĝi povas fari, ke la montopintoj estas pli varmaj ol la valoj kiuj estas tute apude. La renversoj povas konduki al la formado de nebulo kaj ofte ili agas kiel limo kiu malhelpas la disvolvon de elektraj ŝtormoj. Je lokaj skaloj, la diferencoj de temperaturo povas okazi ĉar diferencaj surfacoj (kiel oceanoj, arbaroj, tavoloj de frosto kaj artefaritaj konstruoj) havas diferencajn fizikajn trajtojn kiel reflektopovo, rugeco aŭ enhavo de humideco.
Krom la sunradiado ekzistas tri aliaj pli minoraj fontoj de termika energio kiuj povas varmigi la atmosfero; ili estas la jenaj:
Tamen, tiuj tri varmofontoj estas negravaj kompare kun la sunenergio ricevita en la tera surfaco. Tio gravas por klarigi la dekomencan ideon ke la preskaŭ totalo de la energio stokita en la atmosfero devenas de la sunradiado. Kaj el la tri varmofontoj disde la sunradiado, tiu formita per la transpirado de la vegetaĵaro estas la plej grava pro sia stabileco en la tempo kaj pro la uzado de CO2 kiel krudmaterialo, krom la liberigo de oksigeno, sen kio la vivo de la animaloj estus malebla.
Fenomenoj, strukturoj, elementoj aŭ objekto de observado de la vetero (meteoroj) estas:
Fizikaj mezureblaj aŭ kvantifikeblaj elementoj, kiuj karakterizas la veteron, estas ekzemple:
observeblaj kaj klasifikeblaj elementoj:
La nuna vetero estas observata perokule laŭ difinitaj kondiĉoj. La pli granda ŝtupo signifas la pli grava veter-okazo (ekz-e por aviado). Tiu ŝtupo respektive ĝia indeksnumero estas notata kaj raportata al centra oficejo. La kodoj laŭ SYNOP (FM12/FM13-kodo, tabelo Nr-o 4677) laŭ la Monda Organizaĵo pri Meteologio (MOM) estas jenaj:
Simbolo | Ŝtupo | Priskribaĵo (nur provaĵa - el germana - ne oficiala), kondiĉaro |
---|---|---|
00 | nubo-disvolviĝo dum la lasta horo ne observita aŭ ne observebla | |
01 | nubojforiĝo aŭ -malpliiĝo dum la lasta horo | |
02 | samtipa nubaro dum la lasta horo | |
03 | pliiĝanta nubaro dum la lasta horo | |
04 | malpliigita vidodistanco per fumo | |
05 | Seka brumo | |
06 | polv-brumo (polveroj parte videbla) | |
07 | polvo- aŭ sablo-drivado aŭ -blovado, sed neniu bone disvolvitaj trombetoj (diaboloj) kaj ne sabloŝtormo | |
08 | trobeto (diabolo) videbla dum la lasta horo ..., sed ne sabloŝtormo | |
09 | Polvo-ŝtormo aŭ sabloŝtormo dum observ-tempopunkto en vidodistanco aŭ dum la lasta horo ĉirkaŭ la veter-staciono | |
10 | Malseka brumo | |
11 | malalta nebulo kun malpli ol 2m alteco kiel singularaj pecoj aŭ pecaroj ĉirkaŭ la veter-staciono | |
12 | Koneksa malalta nebul-tavolo kun malpli ol 2m alteco ĉirkaŭ la veter-staciono | |
13 | distanca fulmo-lumado, sed neniu tondro aŭdebla | |
14 | virgoj (precipitaĵ-rubandoj) en vidodistanco | |
15 | precipitaĵo en vidodistanco, sed pli ol 5 km distance | |
16 | precipitaĵo en vidodistanco, malpli ol 5 km distance, sed ne ĉirkaŭ la veter-stacio | |
17 | fulmoj aŭ malproksimaj fulmoj ĉe la staciono kun aŭdebla tondro, sed ne precipitaĵo | |
18 | Skualkolumo dum la pasinta horo, videbla aŭ apud la observstacio | |
19 | Funela nubo aŭ tornado dum la pasinta horo apud la observstacio aŭ proksime de tie | |
20 | ||
21 | ||
22 | ||
23 | ||
24 | ||
25 | ||
26 | ||
27 | ||
28 | ||
29 | ||
30 | malpli ol meznivela aŭ meznivela polvo- aŭ sablo-ŝtormo malkreskanta dum la ĵus pasinta horo | |
31 | malpli ol meznivela aŭ meznivela polvo- aŭ sablo-ŝtormo neperceptebla (nekonserinda) ŝanĝo dum la ĵus pasinta horo | |
32 | malpli ol meznivela aŭ meznivela polvo- aŭ sablo-ŝtormo komencinta aŭ kreskanta dum la ĵus pasinta horo | |
33 | forta (pli ol meznivela) polvo- aŭ sablo-ŝtormo malkreskanta dum la ĵus pasinta horo | |
34 | forta (pli ol meznivela) polvo- aŭ sablo-ŝtormo neperceptebla (nekonserinda) ŝanĝo dum la ĵus pasinta horo | |
35 | forta (pli ol meznivela) polvo- aŭ sablo-ŝtormo komencinta aŭ kreskanta dum la ĵus pasinta horo | |
36 | ||
37 | ||
38 | ||
39 | ||
40 | ||
41 | ||
42 | ||
43 | ĉielo kovrata - tiel, ke la nebulo iĝis malpli densa dum la pasinta horo | |
44 | ĉielo videbla malgraŭ nebulo aŭ frostita nebulo - tiel, ke ne estis ŝanĝoj dum la pasinta horo | |
45 | ĉielo kovrata per nebulo aŭ frostita nebulo - tiel, ke ne estis ŝanĝoj dum la pasinta horo | |
46 | ĉielo videbla malgraŭ nebulo aŭ frostita nebulo - tiel, ke la nebulo iĝis pli densa dum la pasinta horo | |
47 | ĉielo kovrata per nebulo aŭ frostita nebulo - tiel, ke la nebulo iĝis pli densa dum la pasinta horo | |
48 | ||
49 | ||
50 | ||
51 | ||
52 | ||
53 | ||
54 | ||
55 | ||
56 | ||
57 | ||
58 | ||
59 | ||
60 | ||
61 | ||
62 | ||
63 | ||
64 | ||
65 | ||
66 | ||
67 | ||
68 | ||
69 | ||
70 | ||
71 | ||
72 | ||
73 | ||
74 | ||
75 | ||
76 | ||
77 | ||
78 | ||
79 | ||
80 | ||
81 | ||
82 | ||
83 | ||
84 | ||
85 | ||
86 | ||
87 | ||
88 | ||
89 | ||
90 | ||
91 | ||
92 | ||
93 | ||
94 | ||
95 | ||
96 | malintensa aŭ mezintensa fulmotondro kun grajlo aŭ hajlo observtempe | |
97 | Eg-intensa fulmotondro sen hajlo, sed kun falanta pluvo aŭ neĝo (precipitaĵo) observtempe | |
98 | fulmotondro mit polvo- aŭ sabloŝtormo observtempe | |
99 | Eg-intensa fulmotondro kun grajlo aŭ hajlo observtempe |
vd.: veteromapo (germane); (paĝo de la 28-a Aprilo 2008)
klimato, veterprognozo, veterobservado, klimatesplorado, klimatodiagramo, Centjara Kalendaro, atmosfera sorbo kaj difuzo, meteo, geofiziko, fazodiagramo, vaporpremo, kondensado, Monda Organizaĵo pri Meteologio
Ekzistas pluraj proverboj pri vetero en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili:
|
|
|
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Vetero, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.