Premo (formula signo: p post la angla pressure) estas fizika stata parametro.
La surfaca premo kalkulatas kiel kvociento de forto F kaj surfaco (areo) A, sur kiu tiu forto efikas:
La atmosfera premo estas la premo de la aero (atmosfero), efikita fare de aerkolono super iu loko ĝis la limo de la atmosfero. La plej ofte uzataj unuoj de tiu estas: milibaro (mb), atmosfero (atm), torro. Oni mezuras la atmosferan premon per (hidrarga) barometro. Por kompari atmosferajn premojn oni normigas ĉiun indikon je 0 °C, marnivelo kaj 45-grada latitudo. La atmosfera premo ŝanĝiĝas depende de tagparto kaj dum la tuta jaro. La vetero kaŭzas grandan ŝanĝon ĉe la atmosfera premo. La ŝanĝiĝo pro la luno (tajda efiko) estas nur ĉirkaŭ 0,01 mb.
La aerpremo aŭ atmosfera premo estiĝas kiel sumo de ĉiu forto surmura. Puŝiĝas gaskorpusklo surmure, gaskorpusklo kaj muro interŝanĝas impulson. Tiu ĉi impuls-transdono dependas de la kineta energio de gaskorpusklo kaj de puŝa direkto al la muro. Se puŝiĝas multaj eroj, sumiĝas la impuls-transdonoj al komuna forto.
Ĉe ideala gaso tio kondukas al termika statoegaligo:
La transkondukita impulso certigas en RT la statoegaligon.
La SI-mezurunuo de premo estas la paskalo kun la mezurunua simbolo Pa. Unu paskalo egalas al premo de unu neŭtono je kvadratmetro:
La en Okcidenta Eŭropo uzatas mezurunuo "baro" egalas al 100.000 Pa, 1.000 hPa aŭ 100 kPa.
Pliaj ankoraŭ ekzistantaj mezurunuoj estas:
Paskalo | baro | N/mm2 | kp/m2 | kp/cm2 (="1" at) | atm | torro | |
---|---|---|---|---|---|---|---|
1 Pa (N/m2)= | 1 | 10−5 | 10−6 | 0,102 | 0,102×10−4 | 0,987×10−5 | 0,0075 |
1 bar (daN/cm2) = | 100000 | 1 | 0,1 | 10200 | 1,02 | 0,987 | 750 |
1 N/mm2 = | 105 | 10 | 1 | 1,02×105 | 10,2 | 9,87 | 7500 |
1 kp/m2 = | 9,81 | 9,81×10−5 | 9,81×10−6 | 1 | 10−4 | 0,968×10−4 | 0,0736 |
1 kp/cm2 (1 at) = | 98100 | 0,981 | 0,0981 | 10000 | 1 | 0,968 | 736 |
1 atm (760 Torr) = | 101325 | 1,013 | 0,1013 | 10330 | 1,033 | 1 | 760 |
1 Torr = | 133 | 0,00133 | 1,33×10−4 | 13,6 | 0,00132 | 0,00132 | 1 |
La unuo pri premo nomita atmosfero egalas al la premo kiun faras la atmosfero de la Tero sur la marnivelo. Ĝi estas uzata por mezuri altajn premojn kiel, por ekzemplo, tiu de kunpremitaj gasoj. Tiu unuo ne apertenas al la Internacia sistemo de unuoj kaj ne havas agnoskitan simbolon, sed ĝi kutime estas mallongigita atm.
Por mezuri la premon, oni devas uzi la formulon de la premo, en kiu estas mezurata la forto, kiu efikas je konata surfaco.
Per barometro oni mezuras aerpremon.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Premo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.