ISNI, mallongigo de la angla termino International Standard Name Identifier, en Esperanto Internacia Norma Nom-Identigilo, estas identigilo por unike identigi la publikan identecon de kontribuantoj al publikaĵoj kaj amaskomunikiloj kiel ekzemple libroj, televidprogramoj kaj gazetartikoloj.
La ISNI-kodokonsistas el 16 ciferoj. Ĝi povas laŭvole esti montrata kiel dividita en kvar blokojn.
ISNI | |
---|---|
identigilo de homo • persista identigilo • norma datumaro vd | |
Dum | 15-a de marto 2012 - nekonata/nuntempe |
TTT | Oficiala retejo |
La kodo estis evoluigita sub la aŭspicio de la Internacia Organizaĵo por Normigado (ISO) kiel internacia normo 27729; la valida normo estis publikigita la 15-an de marto 2012. La teknika komitato 46 de ISO, subkomisiono 9 estas respondeca pri la disvolviĝo de la normo.
ISNI povas kutimi apartigi nomojn kiuj povus alie esti konfuzataj, kaj ligi la datumojn pri nomoj kiuj estas kolektitaj kaj uzataj en ĉiuj sektoroj de la amaskomunikilaj kaj publikigaj industrioj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article ISNI, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.