Ne konfondu kun roZo!
Roso estas gutoj de kondensiĝinta vaporo, kiuj dum la nokto fluidiĝas sur la vegetaĵoj aŭ sur la tero. Pro malvarmiĝo de la aero sub la rosopunkto la aera akvovaporo kondensiĝas sur grundoproksimaj objektoj. Tio okazas ĉefe frumatene, ĉar tiam la temperaturoj estas plej malaltaj.
Kiam poste la rosogutoj glaciiĝas, oni parolas pri frostiĝinta roso; kontraste prujno estas kristala, neĝa precipitaĵo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Roso, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.