Grundo estas la surfaca tavolo de la terkrusto.
Grundojn de diversaj vidpunktoj studas scienca fako pedologio.
Laŭ Plena Vortaro de Esperanto/Reta Vortaro: Grundo
Ĝi konsistas el mineraloj kaj organika materio kaj estas influata de infiltranta pluvakvo. Kelkaj grundotipoj estas influataj ankaŭ per akvo de riveraj inundoj kaj aliaj tipoj de akvo. La organika materio havas vivantan parton, tiel nomatan edafon kaj rizomason, do plantradikojn. Krome, por la fekundeco tre gravas ne vivanta organika materialo, kiu nomiĝas humo. Ne organika parto estas en ĉiuj tri agregostatoj - gaza, solida kaj likva. Enhavo de likvoj kaj gazo ŝanĝiĝas dum jaro, alia estas ekzemple printempe kaj somere, k.s. La solida, ne organika parto konzistas de partikuloj diverse grandaj, enhavo de diverse grandaj partikloj (ĉu la plej multaj estas sableroj, aŭ estas multe da ŝtonetoj kaj ŝtonoj en grundo k.s.) tre influas la plej diversajn kvalitojn de grundo. Krome, tre grava estas ankaŭ kemia kvalito de la elira materialo.
[1] 2015 estas proklamita JARO de la GRUNDOJ.
Grundofirmigo aŭ Grundofirmiĝo (depende ĉu oni aludas al faktoroj kiuj okazigas ĝin aŭ ne) estas procezo per kiu grundoj malpliiĝas en volumeno. Laŭ Karl von Terzaghi "Grundofirmiĝo estas ajna procezo kiu inkludas malpliigon en akvoenhavo de saturata grundo sen anstataŭo de akvo fare de aero." Ĝenerale ĝi estas la procezo en kiu malpliiĝo de volumeno okazas per forigo de akvo laŭ longdaŭraj stataj ŝarĝoj.
Ekzistas pluraj proverboj pri grundo (tero) en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili:
|
|
|
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Grundo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.