Laŭ meteorologio, ciklono estas rotacio de iom da alta aerpremo ĉirkaŭ areo de malalta aerpremo, kiu plejofte ekigas nubojn kaj precipitaĵojn.
Pro la Koriolis-forto la rotacio estas kontraŭhorloĝdirekte en la norda duonglobo kaj horloĝdirekte en la suda duonglobo.
Tre fortaj ciklonoj povas kaŭzi trombojn: tornadojn, uraganojn kaj tajfunojn. La centro de ciklono nomiĝas "okulo de la ciklono".
Krom la tropikaj ciklonoj ekzistas ankaŭ: ekstertropikaj ciklonoj, subtropikaj ciklonoj kaj polusaj ciklonoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Ciklono, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.