Merkredo estas la tria tago de la semajno, laŭ internacia normo ISO 8601.
Tiu nomo venas el la franca mercredi, kiu siavice venas de la latina dies Mercurii, tago de la dio Merkuro. El tiu venas la vortoj miércoles kaj mercoledì ankaŭ.
Oni kopiis la ideon en ĝermanidaj lingvoj, uzante la nordian dion Votanon anstataŭ Merkuro, en la angla nomo Wednesday, en la nederlanda woensdag. La germana nomo Mittwoch signifas "semajnmezo".
En multaj mondpartoj, merkredo estas la tria kaj meza tago de la laborsemajno.
Merkredo sekvas mardon kaj antaŭvenas ĵaŭdon.
Vidu: Gregoria kalendaro.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Merkredo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.