Afrik-usonanoj (angle African Americans) estas nomo de la afrikdevenaj civitanoj de Usono.
Ili devenas plejparte de antaŭaj sklavoj: Ĉirkaŭ 500.000 afrikanoj estis sklavigitaj kaj transportitaj al Nordameriko inter 1619 kaj 1808.
Afrik-usonanoj | |
---|---|
ethnic group by residency • etna komunumo • etno | |
etna komunumo • usonanoj • nigruloj • African diaspora in the Americas | |
usonanoj | |
Suma populacio | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
Lingvo(j) | |
usona angla lingvo • Afrikusona angla lingvo | |
Religio | |
La afrikusona loĝantaro ege gravis en certaj momentoj de la Historio de Usono, ekzemple dum la Intercivitana Nordamerika Milito, la Afrikusona Civilrajta Movado aparte de la 1960-aj jaroj, de Martin Luther King ĝis la Black Panthers, kiel soldataro en la Milito de Vjetnamio ktp. Nuntempe en Usono jam la hispandevena estas la unua etna minoritato kaj la afrikusona la dua.
Nuntempe African American (do "afrik-usonano") estas la plej kutima esprimo en formalaj kuntekstoj. Alia esprimo, ankaŭ uzata de la afrik-usonanoj mem, estas Black (nigra, nigrulo), kiu pro politikaj kialoj ofte estas majuskligita.
La Esperanta esprimo "afrikamerikano" havas pli vastan signifon, ĉar ĝi inkluzivas ankaŭ la afrik-devenajn homojn en aliaj partoj de Ameriko: Estas multaj aliaj landoj en Ameriko kie granda parto de la loĝantaro aŭ eĉ la majoritato estas devena el afrikaj sklavoj alportitaj de eŭropanoj por labori en la novposedataj kolonioj kaj ĉefe dum la 17a kaj 18a jarcentoj, dum la 19a komenciĝis la kontraŭstaro al tiu komerco de sklavado. Nuntempe la afrikamerika loĝantaro, krom en Usono, estas en Brazilo, Karibio, anglaj ekskolonioj, kiel Jamajko, hispanaj ekskolonioj, kiel Kubo kaj Domingo kaj francaj ekskolonioj, kiel Haitio, kiu estis la unua ŝtato regata de tia loĝantaro majoritata tie.
La esprimo "afrik-usonanoj" ne estas aplikita al afrikaj enmigrintoj al Usono, kiuj identiĝas kun siaj respektivaj naciecoj; ĝi prefere rilatas ekskluzive al la posteuloj de sklavoj alportitaj al Usono en koloniaj tempoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Afrik-usonanoj, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.