La Afrikusona Civilrajta Movado aŭ Usona movado por civilaj rajtoj (en la angla: African-American Civil Rights Movement) enhavas la agadon de sociaj movadoj en Usono kies celo estas finigi rasisman segregaciadon kaj diskriminaciadon kiuj funkciis kontraŭ afrik-usonanoj kaj sekurigi la konstitucian balotrajton al ili.
Tiu artikolo kovras la fazon de la movado inter 1954 kaj 1968, partikulare ĉe la Sudo.
Afrikusona Civilrajta Movado | ||
---|---|---|
movado por civitanaj rajtoj • black movement | ||
politika movado | ||
Komenco | 1954 vd | |
Fino | 1968 vd | |
Antaŭe | Long Civil Rights Movement • Civil rights movement (1896–1954) vd | |
Lando(j) | Usono vd | |
Tiu movado estis karakterizata de grandaj kampanjoj de civila rezistado. Inter 1955 kaj 1968, okazis agoj de senperforta protestado kaj civila malobeo kiu okazigis krizajn situaciojn inter aktivuloj kaj registaraj aŭtoritatoj. Federalaj, subŝtataj, kaj lokaj registaroj, negocoj kaj komunumoj ofte devis respondi tuje al tiuj situacioj kiuj fokusigis la malegalecojn kiujn devis fronti la afrik-usonanoj. Formoj de protesto kaj/aŭ civila malobeo estis bojkoto kiaj la sukcesa busa bojkoto de Montgomery (1955–56) en Alabamo; surstrata "amassidado" kiaj la influaj amassidadoj de Greensboro (1960) en Norda Karolino; manifestacioj, kiaj la Marŝo el Selma al Montgomery (1965) en Alabamo; kaj ampleksa gamo de aliaj neperfortaj aktivaĵoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Afrikusona Civilrajta Movado, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.