Aktivismo konsistas je klopodoj helpi la disvastigon de sociaj, politikaj, ekonomiaj, aŭ mediaj ŝanĝoj.
La termino konotacias pacajn formojn de konflikta agado.
Aktivisto, aktivulo povas uzi variajn formojn de aktivismo game el sendado de leteroj al la gazetaro aŭ politikistoj, politikaj kampanjoj, ekonomia aktivismo kia bojkoto aŭ prefere per partopreno en negocoj, marŝoj, manifestacioj, strikoj, surstrata sidado, sinbruligo kaj fastostrikoj. Oni studas kiel aktivismaj grupoj jam en Usono kaj Kanado estas uzantaj sociajn amaskomunikilojn por faciligi la socian aliron kaj civitanan engaĝiĝon por la kolektiva agado.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Aktivismo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.