Amfetamino (mallongigo de la substanconomo alfa-metilfenetilamin') estas plene laboratorie produktata substanco el la substancogrupo de amfetaminoj, parto de la substancoklaso de feniletilaminoj.
Amfetamino | |||
Plata kemia strukturo de la Amfetamino | |||
Tridimensia kemia strukturo de la Amfetamino | |||
Alternativa(j) nomo(j) | |||
| |||
Kemia formulo | |||
CAS-numero-kodo | 300-62-9 | ||
ChemSpider kodo | 13852819 | ||
PubChem-kodo | 3007 | ||
Merck Index | 15,2956 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | 0.936 | ||
Molmaso | 135.206 g·mol-1 | ||
Fandpunkto | 11.3 °C | ||
Bolpunkto | 203 °C | ||
Refrakta indico | 1,5189 | ||
Ekflama temperaturo | 26.7 °C | ||
Acideco (pKa) | 10.01 | ||
Solvebleco | Akvo:Malmulte solvebla | ||
Mortiga dozo (LD50) | 180 mg/kg (buŝe) | ||
Sekurecaj Indikoj | |||
Riskoj | R11 R23/24/25 R39/23/24/25 | ||
Sekureco | S16 S36/37 S45 S7 | ||
Pridanĝeraj indikoj | |||
Danĝero | |||
GHS Damaĝo Piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H226, H300 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P210, P233, P240, P241, P242, P243, P264, P270, P280, P301+310, P303+361+353, P321, P330, P370+378, P403+235, P405, P501 | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Amfetamino efikas forte psike stimulige kaj vekige, krome bremsas la apetiton, kaj estas kutima neleĝa drogo. Variaĵoj de amfetamino, kiuj ekefikas malpli rapide kaj tial ne havas la drogan, psike stimuligan efikon, kiel kuraciloj uzatas en la terapio de atentomanka-hiperaktiva perturbo (AHP) aŭ inverse de narkolepesio, malsano de ne-mem-kontrolebla dumtaga dormado.
Al la substancogrupo de amfetaminoj, kompreneble nomata laŭ la baza substanco amfetamino, apartenas multaj pliaj psikoaktivaj drogoj, ekzemple N-metilamfetamino kaj Efedrino, kiu nature troveblas en la planto efedro (latine Ephedra). Ĉiuj tiuj substancoj stimulas kaj aktivigas la simpatikan parton de la aŭtonoma nerva sistemo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Amfetamino, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.