Efedrino estas kemia medicinaĵo uzata kiel stimulaĵo, kontrolado de sangopremo, spira malsufiĉo, brustodoloroj kaj kapturnoj pro bronka astmo.
Efedrino | |||
Plata kemia strukturo de la Efedrino | |||
Tridimensia strukturo de la Efedrino | |||
La ĉina efedro kiu enhavas la alkaloidon Efedrinon. | |||
Kemia formulo | |||
CAS-numero-kodo | 299-42-3 | ||
ChemSpider kodo | 8935 | ||
PubChem-kodo | 5032 | ||
Merck Index | 15,3665 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | blanka solido kun malforta odoro | ||
Molmaso | 165,23 g·mol−1 | ||
Denseco | 1,124 g cm−3 | ||
Fandpunkto | 38 °C | ||
Bolpunkto | 225 °C | ||
Ekflama temperaturo | 85,5 °C | ||
Acideco (pKa) | 13,89 | ||
Solvebleco | Akvo:8,26 g/ml | ||
Mortiga dozo (LD50) | 600 mg/kg (buŝe) | ||
Sekurecaj Indikoj | |||
Risko | R22 | ||
Sekureco | S22 S25 | ||
Pridanĝeraj indikoj | |||
Danĝero | |||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | |||
GHS Damaĝo-piktogramo | | ||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H302, H360, H371, H373 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P201, P202, P260, P264, P270, P281, P301+312, P308+313, P309+311, P314, P330, P405, P501 | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Ĝi ankaŭ uzatas en naza malkongestado, trodikiĝo, narkolepsio, astmo kaj bronkodilatigo. Ĝi funkcias kiel ŝvito-reduktanto kaj kuntiriganto de sangovazoj en la nazaj vojoj plilarĝigante la pulmajn aerpasejojn, kaj permesante pli bonan spiradon. En medicino, ĝi ofte uzatas por preventado kontraŭ malalta sangopremo dum spinanestezio.
Efedrino estas simpato-mimetika alkaloido kaj la agado estas esence simila al tiu de la adrenalino. Tamen, efedrino diferencas elde la adrenalino ĉefe pro la efikeco post la buŝadministrigo, ĝia pli longa agadoperiodo, pli akra centra agado kaj ĝia multe pli malalta farmakologia potenco.
La moderna malkovro de la efedrino povas atribuiĝi al la esploroj de la japana farmakologo Nagai Nagayoshi (1844-1929) kiu unue izolis kaj kristaligis efedrinon en 1885. Nagai Nagayoshi estis la fondinto de la Japana Farmacia Societo kaj publikigis la raporton pri la efedrino en la 17-a de julio 1885.
La originaj observoj de Nagai estis konfirmitaj de Merck-kemiistoj, kiuj kredis ke la efedrino eble havus komercan valoron, sed vendoj neniam bonsukcesis kaj efedrina produktado estis tute forlasita en 1930, kiam Chen kaj Schmidt publikigis raporton rekomendante la uzon de efedrino por astmotraktado.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Efedrino, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.