Noradrenalino aŭ norepinefrino estas unuflanke nervotransigilo kaj aliflanke hormono precipe produktata en la surrena glando.
Norepinefrino | |||
Plata kemia strukturo de la Norepinefrino | |||
Tridimensia kemia strukturo de la Norepinefrino | |||
Alternativa(j) nomo(j) | |||
| |||
Kemia formulo | |||
CAS-numero-kodo | 51-41-2 | ||
ChemSpider kodo | 388394 | ||
PubChem-kodo | 439260 | ||
Merck Index | 15,6784 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | mikrokristaloj | ||
Molmaso | 169.1778 g·mol-1 | ||
Denseco | 1.4g cm−3 | ||
Fandpunkto | 191 °C | ||
Bolpunkto | 402.6 °C | ||
Acideco (pKa) | 9.5 | ||
Solvebleco | Akvo:12.5 mg/L | ||
Mortiga dozo (LD50) | 7.37 mg/kg (buŝe) | ||
Sekurecaj Indikoj | |||
Riskoj | R26/27/28 R41 | ||
Sekureco | S28 S36/37/39 S45 | ||
Pridanĝeraj indikoj | |||
Danĝero | |||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | |||
GHS Damaĝo-piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Damaĝo | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H300, H302, H310, H318, H330 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P260, P262, P264, P270, P271, P280, P284, P301+310, P304+340, P310, P320, P321, P330, P361, P363, P403+233, P405, P501 | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Temas pri biogena amino el la grupo de kateĥolaminoj.
Pli grandaj kvantoj de noradrenalino en la homa sango troveblas lige al la malsanoj de kora misfunkcio kaj de feokromocitomo.
Noradrenalino produktiĝas en la du surrenaj glandoj kaj en la nerva sistemo el dopamino helpe de la enzimo dopaminhidroksilazo. Kiel koenzimo, vitamino C ludas rolon.
Noradrenalino sub la komerca nomo Arterenol® singarde ankaŭ aplikiĝas kiel medikamento en intensa medicino. Ĝi valoras en la terapio de la sekvaj krizaj malsanoj:
Kutime ĝi iom-post-iom helpe de doziga elektra pumpilo injekciiĝas en vejnon. Oni uzu kiom eble malplej da noradrenalino, ĉar la substanco malfaciligas al la koro la pumpan laboron, malvastigante ĉiujn angiojn. Ĉefa celo de la dozigo estas la vivteno de sufiĉa produkto de urino en la renoj, por eviti enkorpan veneniĝon. Ofte la donon de noradrenalino en intensa medicino akompanas la aldona dono de signifa kvanto da likvo en vejnon, por enkorpe havi sufiĉe grandan sangovolumon.
Loke la medikamento, ofte kune kun loka maldolorigilo, aplikiĝas cele al la evito de sangofluo ĉe operacioj.
Alternative aplikeblas adrenalino, aparte se la pulsokrekvenco malaltas.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Noradrenalino, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.