Sepso (en la Greka Σήψις, putriĝo) estas serioza medicina kondiĉo, kaŭzita de signifa infekto kiu kondukas al sistemika inflamrespondo.
La plej seriozaj kazoj de sepso inkluzivas la disigitan sepson (sepson kun akuta organo-malfunkcio) kaj sepsan ŝokon (sepson kun refraktiva arteria hipotensio).
Septikemio estas sepso de la sangsistemo kaŭzita de bakteremio, t.e. la esto de bakterioj en la sangsistemo. La vorto septikemio foje uziĝas ankaŭ por la plej ĝenerala signifo de sepso.
Ankaŭ Sepsemio estas la aro de la afekcioj, kaŭzataj de la dissemiĝo, en la organismon kaj pere de la sango, de infekto, kiu evoluas sen loka reago.
La sindromo de sistemika inflamrespondo kondukas al ampleksa aktivigo de la vojoj de inflamado kaj koaguliĝo. Tiu situacio povas evolui al malfunkcio de la cirkula sistemo kaj, eĉ post la plej optimigita terapio, al sindromo de multobla organo-malfunkciado kaj finfine morto.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Sepso, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.