MediaVikio (angle MediaWiki) estas programaro por skribi kaj legi vikiojn en interreto.
La fondaĵo Wiki konservas ĝin sub la Publika Permesilo de GNU. Vikipedio estas potencata de ĝi. MediaWiki ankaŭ estas la nomo de la retejo uzata por evoluigi la programaron.
MediaVikio | |
---|---|
libera programaro • kunlabora vikia programaro | |
Retadreso | mediawiki |
Kategorio | Reta enciklopedio |
Lingvo(j) | Multaj |
Posedanto | Fondaĵo Vikimedio |
Registriĝo | libervola |
Fondiĝo | 25-a de januaro 2002 |
Stato | aktiva |
MediaVikio | |||||
---|---|---|---|---|---|
libera programaro • kunlabora vikia programaro | |||||
Komenco | 25-a de januaro 2002 vd | ||||
Moto | Because ideas want to be free. | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
MediaWiki uzas la interrilatan datumbankon MySQL. Ekde la versio 1.5 ĝi enhavas eksperimentan subtenon de PostgreSQL.
La programo estas skribata per PHP kaj estas instalebla sub diversaj sistemoj. Krome necesas servilo, kiu subtenas PHP. Al la subtenantaj serviloj apartenas Apache kaj IIS.
MediaWiki evoluis el Wiki-motoro, kiun la germana biologo Magnus Manske kreis por la interreta enciklopedio Vikipedio, kiam la antaŭe uzita "UseModWiki"-motoro montriĝis ne plu adaptebla.
La 25-an de januaro 2002 estis uzata unuafoje la unua versio, tiam nomita "2-a fazo". Post reverkado, plejparte per Lee Daniel Crocker, estis instalita sur la Vikipedia servilo en Junio 2002 plibonigita versio de la oficiale ankoraŭ sennoma programaro.
Dum la sekvaj jaroj evoluis MediaWiki al sukcesa libera programaro-projekto, en kiu partoprenis en la jaro 2005 pli ol 60 programistoj kaj helpantoj. Ne nur Vikipedio kaj MediaWiki-projektoj, sed ankaŭ multaj organizoj, entreprenoj kaj institucioj uzas hodiaŭ MediaWiki-on.
La aktuala stabila versio estas 1.18.2 ekde la marto 2012.
Por la programo haveblas en la interreto diversaj etendiloj, kiuj povas doni al la programo pliajn kapablojn. Kelkaj etendiloj bezonas eĉ aldonan tabelon en la datumbanko.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article MediaVikio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.