Heroino (C21H23NO5, diacetil-morfino), aŭ diamorfino, estas danĝera ekstreme dependeciga narkotaĵo, kiun oni uzas plej ofte travejne.
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun ina heroo |
Heroino | ||||
Plata kemia strukturo de la Heroino | ||||
Tridimensia kemia strukturo de la Heroino | ||||
Alternativa(j) nomo(j) | ||||
| ||||
Kemia formulo | ||||
CAS-numero-kodo | 561-27-3 | |||
ChemSpider kodo | 4575379 | |||
PubChem-kodo | 5462328 | |||
Merck Index | 15,2971 | |||
Fizikaj proprecoj | ||||
Molmaso | 369,417 g·mol-1 | |||
Denseco | 1,54g cm−3 | |||
Fandpunkto | 173 °C | |||
Solvebleco | Akvo:Nesolvebla | |||
Mortiga dozo (LD50) | 21,8 mg/kg (buŝe) | |||
Sekurecaj Indikoj | ||||
Riskoj | R11 R20/21/22 R36 R43 R23/24/25 | |||
Sekureco | S16 S22 S26 S36/37 S36/37/39 S45 | |||
Pridanĝeraj indikoj | ||||
Danĝero | ||||
GHS Damaĝo Piktogramo | ||||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | |||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H300, H302, H310, H317, H330, H332, H334 | |||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P260, P261, P262, P264, P270, P271, P272, P280, P284, P301+310, P301+312, P302+352, P304+312, P304+340, P304+341, P310, P312, P320, P321, P330, P333+313, P342+311, P361, P363, P403+233, P405, P501 | |||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Normale aspektas kiel blanka pulvoro. Heroino (diacetil-morfino) estas duon-sinteza substanco kiu derivas el morfino, kiu ĝi mem devenas el papavo (Papaver somniferum).
Heroino uzata kiel drogo estas en la moderna mondo produktata preskaŭ senescepte kontraŭleĝe. Tio influas la kemian kvaliton de la drogo: produktita en kaŝitaj laboratorioj, ĝi ofte estas kemie malpura, enhavas kromaĵojn (i. a. danĝerajn por sano) kaj aspektas kiel helbruna aŭ alikolora pulvoro. Granda prezo de la drogo tentas la perantojn por enmiksi aliajn pulvorajn aldonaĵojn, kio eĉ pli malpurigas la substancon. Neantaŭvidebla kvalito de aĉetata heroino ofte iĝas kaŭzo de morto pro trodozo.
En 2004 plej grandan kvanton de heroino oni produktis en Afganujo.
Diacetil-morfino estis unue enmerkatigita en 1898 de la germana farmacia kompanio Bayer AG kiel kontraŭtusa rimedo. La germana firmao uzis vendomarkon Heroin por la varo (oni konsideras, ke la nomo venis de la adjektivo heroa). La substanco estis vendata kiel anstataŭilo de morfino, ne kaŭzanta dependecon. Tiel rezultiĝis, ĉar heroino, okaze de nelonga uzo, kaŭzas trankvilan ne frenezan eŭforion kun ne facile rimarkeblaj deflankiĝoj de la norma konduto kaj intelekto.
Dum kelka tempo medicino ne rimarkis problemon, ĝis kiam evidentiĝis, ke kelkaj pacientoj trouzis la drogon. En 1913 Bayer ĉesis produkti heroinon. En 1924 usona federacia leĝo faris ajnan uzon de heroino en Usono kontraŭleĝa. Samtempe en Eŭropo heroino estis daŭre produktata kaj, ekzemple en Germanio, aĉetebla ĝis 1971 (kompreneble laŭ kuracista recepto sur speciala recept-formularo).
Laŭ kutima imago, neniu leĝa firmao produktas heroinon por ajnaj celoj en moderna mondo. Tamen en kelkaj ŝtatoj (i. a. en Germanio) ekzistas projektoj por provizi puran heroinon al severe dependaj narkotuloj (Heroinstudie). Tio pensigas, ke ie tiu oficiala heroino estas produktata.
Ekzistas diversaj konsumformoj, kiuj ĉiuj estas danĝeraj kaj ĉiuj dependecigas.
Injektado de heroino estas eble la plej konata uzmaniero. Ĉar heroino ne estas enakve solvebla, necesas helpilo por solvi ĝin. Oni miksas heroinon kun vitamino C en pulvora aŭ likva formo (citronsuko) kaj akvo. Citronsuko estas ĉefe danĝera, ĉar malgrandegaj eroj povas eniri la kardiovaskulan sistemon kaj provoki gravan infekton. Dum boligo la acido kreas la necesan akvosolveblan heroinsalon.
Subhaŭta injektado estas iom malpli danĝera pri infekto ol envejna, se oni respektas higienon kaj trovas puran heroinon, sen danĝeraj aldonaĵoj, kio estas malofta.
Danĝeroj de tia uzo estas jenaj:
Por enspiri heroinion ĝi estas fajne pulvorigita. Same kiel por kokaino oni enspiras ĝin per rulita monbileto aŭ pajlero en la nazon. Tra la naza mukozo la drogo tuj eniras la kardiovaskulan sistemon kaj tie ekagas.
Tia pulvoro estas tradicie bruna, malpli ofte blanka, ĉar la drogfabrikistoj aldonas kafon aŭ aliajn aldonaĵojn.
Danĝeroj de tia uzo estas jenaj:
Por inhali heroinon oni vaporigas ĝin sur aluminia folio. Tian vaporon oni inhalas per aluminia tubeto. Tia konsummaniero estas relative malefika kiam oni ne profunde inhalas, tiel oni povas pli bone kontroli la dozon kaj la probablo pri trodozigo estas iom malpli granda.
Danĝeroj de tia uzo estas jenaj:
Heroino pulvorigita povas esti miksata kun tabako kaj fumata kiel cigaredo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Heroino, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.