Bankroto estas leĝe konstatita nepovo pagi siajn ŝuldojn.
En tiu senco ĝi estas preskaŭ sinonimo de nesolventeco aŭ de pagĉesigo. En kelkaj landoj bankroto signifas aldone fraŭdon kontraŭ leĝoj, kiuj protektas kreditorojn okaze de nesolventeco.
En la plej multaj landoj ekzistas leĝoj pri bankroto, kiuj havas precipe tri celojn:
Deklaro de bankroto kutime signifas, ke
Etimologio: La vorto bankroto devenas el la itala lingvo, en kiu banca rotta origine signifas "rompita (servo)tablo". Laŭtradicie la servotablon (banca) de nesolventa monŝanĝisto ("bankisto") oni rompis por indiki, ke li ne plu komercas.
Inter plej grandaj ŝokoj en la turisma merkato estis kolapso de la Thomas Cook Group, la plej malnova turisma firmao en la mondo, kiu la 23-an de septembro 2019 anoncis sian bankroton kaj tujan nuligon de ĉiuj flugoj kaj mendoj. En tiu momento la kompanio havis pli ol 100 aviadilojn, 9000 dungitojn kaj eksterlande troviĝis 150 mil ĝiaj klientoj, perdintaj siajn flugojn hejmen.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Bankroto, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.