Brulaĵo (malofte nomata fuelo) estas materialo kiu produktas energion per fizikaj aŭ ĥemiaj reakcioj.
La vorto brulaĵo estas pli uzata por ĥemiaj reakcioj, ĉefe oksidigado, sed ambaŭ povas esti konsiderataj sinonimoj en pli ampleksa senco.
Kiam la procezo okazas en motoro, oni ankaŭ uzas la vorton karburaĵo.
Oni distingas ankaŭ nuancojn inter la terminoj brulaĵo kaj bruligaĵo: brulaĵo rilatas al materialo kiu povas bruli (laŭ NPIV), dum bruligaĵo rilatas al materialo kiu povas produkti varmon (laŭ ReVo). Kiam substanco kongruas kaj al unu difino kaj al la alia, la du terminoj estas sinonimoj.
Fuelo estas kemia materio, kies energienhavon oni plejofte utiligas per bruligo aŭ aliaj energitransmutaciaj formoj por produkti energion aŭ forpeladon en teknikaj sistemoj. Fuelojn oni uzas ofte en formoviloj (veturilo, ŝipo, raketo). Ĉar ili estas kunprenendaj, oni plejofte utiligas materiojn kun alta energikompakteco.
Oni ankaŭ uzas tiujn esprimojn en la okazo de nuklea energio, por nomi la uranion aŭ la plutonion, kvankam striktasence neniu brulado okazas en tiu procezo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Brulaĵo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.