Biodizeloleo estas biomasdevena brulaĵo (biobrulaĵo), farita el naturaj vegetalaj (inkludante algaj) aŭ animalaj grasaĵoj kaj oleoj, ne el petrolo.
Ĝi povas esti uzata en dizelolaj motoroj.
Ĝi estas favorita de ekologiistoj pro ties daŭrivo kaj tre malplia poluo, ĉefe rilate 1° kombinaĵoj malutilaj je sano 2° forceja efiko, acidaj pluvoj, kaj malkonstruo de ozon-tavolo. Ankaŭ ekonomiaj, kaj politikaj kialoj ludas, ĉar ĝi eblas la landon kiu uzas ĝin produkti ĝin sur sia propra grundo, kaj tiel esti malpli dependanta de nafto-merkato, kaj ankaŭ minaco de ties venonta elĉerpiĝo.
Preskaŭ ĉiujn vegetalajn oleojn eĉ nemanĝeblajn oni povas uzi por produkti biodizeloleon. En Brazilo, la ĉefa fonto al tio estas ricinosemo.
Jeffrey Dukes, usona Wiki Esperantobiologo (University of Utah), kalkulis en 2003, ke la ĉiujare forbrulita fosilia brulaĵo estas produktebla el 400-obla biologia kapacito de la tero (el 98 tunoj da organika materialo unu galjono da biodizelo). Tiel simple neeblas la eŭropa celo de 20 % je biofuelo.
En Indonezio oni rapidege forhakas arbarojn por planti olepalmojn, tio kaŭzas gravajn damaĝojn en la medio.
Kvankam tiuj informoj ne estas tute nediskutindaj, ĉar vere estas intereso de naftindustrio pri la neebleco de la projekto. Alie, ĉar la ĉefaj produktantoj de biodizeloleo estas tropikaj landoj, multaj homoj, ĉefe industriistoj kaj politikistoj, de Eŭropo, Japanio kaj Usono temas pri la estonta dependo de importado de biodizeloleo kaj alkoholo kiel okazas hodiaŭ al nafto kaj preferas daŭron de serĉo pri energifontoj produkteblaj en siaj landoj, kiel hidrogeno, ekzemple.
Vere, biodizeloleo kaj alkoholo estas bonaj por landoj kiel Brazilo, kiuj produktas ilin, sed estas eble netaŭgaj por neproduktantaj landoj. Sed, eble, en la estonto, ne estos nur unu anstataŭanto al nafto, sed multaj.
La komuna internacia normo por biodizeloleo estas EN 14214.
La normoj garantias la sekvajn gravajn faktorojn:
Bazaj industriaj pruvoj por determini se la produktoj akordas kun la normo, inkluzivas tipe kromatografion, por pruvi la plej gravajn faktorojn eksponitajn supre. Pli kompletaj pruvoj estas pli malmultekostaj. Biodizeloleo kiu sekvas la normojn pri kvalito estas tre ne-toksa, kun toksa takso (LD50) pli granda ol 50 mL/kg
En 2005 Eŭropa Unio ŝajnas iĝi neta importanto de sojoleo, ĝis tiam ĝi estis eksportisto.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Biodizeloleo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.